Vikipedio:Ĉefpaĝo
|
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
378 688 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoPetro Paŭlo RUBENS (naskiĝis la 29-an de junio 1577 en Siegen, mortis la 30-an de majo 1640) estis flandra arta pentristo, desegnisto kaj diplomato de la Duklando Brabanto en Suda Nederlando (nuntempa Belgio). Li sendube estas la plej populara flandra majstro de la baroka periodo per troigo de la emfazigitaj movoj, koloroj, kaj sensiveco, kiu disvolvigis fakulajn aspektojn de klasika kaj kristana historio. Oni lin nomas ankaŭ Peter Paul, Pieter Paul, Pieter Pauwel aŭ Petrus Paulus. Li estis konata ĉefe pro kontraŭreformaciaj altarpecoj (retabloj), portretoj, pejzaĝoj, kaj historiaj pentraĵoj de mitologiaj kaj alegoriaj temoj. Aldone al laboro en granda studio en Antverpeno kiu produktis pentraĵojn ege popularajn inter nobelaro kaj artokolektistoj tra la tuta Eŭropo, krom pentraĵojn por tapiŝoj. Lastaj artikoloj de la monato: Birdoj - Francisco Antônio de Almeida Júnior - Amsterdamo
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoKunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Mondaj Ludoj de 2025, Ozzy Osbourne, Cifero |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
| ||



