Turstrigo (genro)

(Alidirektita el Tyto)

Turstrigoj (Tyto) estas genro de noktaj grandaj aŭ mezgrandaj rabobirdoj havantaj korforman kapfasadon. Tiu ĉi estas unu el la genroj de Strigoformaj birdoj kaj de la familio de Titonedoj. La titonedoj inkludas du subfamiliojn: Tytoninae kaj Phodilinae, ambaŭ kun po ununura genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turstrigoj
Turstrigo Tyto alba
Turstrigo Tyto alba
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Titonedoj, Tytonidae
Ridgway, 1914
Specioj

Vidu tekston

Sinonimoj

Tytoninae sensu Sibley & Ahlquist

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti

La Turstrigoj estas tre disvastigataj; ili forestas nur el la norda ekstremo de Nordameriko, el Saharo kaj el kelkaj areoj de Azio. La plej parto de la 14 specioj de turstrigoj estis malmulte pristudata kaj kelkaj, kiel Tyto soumagnei, apenaŭ estis vidataj post ties malkaŝo; la ordinara turstrigo (Tyto alba) tamen estas unu de la specioj plej bone konataj de turstrigoj. Kvin specioj de titonedoj estas minacataj, kaj kelkaj insulaj specioj formortis, kiel Tyto letocarti. La turstrigoj estas ĉefe noktemaj kaj ne migrantaj; ili vivas solaj aŭ laŭ paroj.

Ekzistas konsiderinda vario de grandeco kaj koloro inter la multaj specioj kaj subsubspecioj, sed plej multaj estas inter 33 kaj 39 cm longaj, kun enverguroj variantaj de 80 ĝis 95 cm. La plumaro sur la kapo kaj dorso estas makuleca nuancogamo de griza aŭ bruna; tiu sur la subaj partoj varias de blanka ĝis bruna kaj foje estas makuleca per malhelaj markoj. La vizaĝa disko estas karakterize granda kaj korforma, kun blanka plumaro ĉe plej multaj subspecioj. Ĉi tiu strigo ne huadas, sed eligas strangan, longedaŭran fajfkriegon.

La specioj de ĉi tiu genro estas noktemaj tra plejparto de sia teritorio, sed en Britio kaj kelkaj Pacifikaj Insuloj, ĝi ankaŭ ĉasas tage. Turstrigoj specialiĝas pri ĉasado de bestoj sur la tero, kaj preskaŭ ilia tuta manĝaĵo konsistas el malgrandaj mamuloj, kiujn ili lokalizas per sono, ĉar ilia aŭdo estas tre akra. La strigoj kutime pariĝas porvive krom se unu el la paro estas mortigita, post kio nova paro povas formiĝi. Reproduktado okazas je diversaj tempoj de la jaro, laŭ la loko, kun ovodemetado, averaĝe de ĉirkaŭ kvar, en nesto en kava arbo, malnova konstruaĵo aŭ fendeto en klifo. La ino faras la tutan kovadon, kaj ŝi kaj la strigidoj dependas de la masklo por manĝaĵo. Kiam granda nombro da malgrandaj predoj estas facile haveblaj, la populacioj de turstrigoj povas rapide kreski, kaj tutmonde la turstrigo estas listigita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo. Kelkaj subspecioj kun limigitaj teritorioj estas pli minacataj.

Taksonomio

redakti

La genro Tyto estis enkondukita en 1828 de la sveda natursciencisto Gustaf Johan Billberg kun la Tyto alba kiel la tipa specio.[1][2] La nomo devenas de la antikva greka tutō signifanta "strigo".[3]

La ordinata turstrigo (Tyto alba) estis iam konsiderata kun tutmonda distribuado kun ĉirkaŭ 28 subspecioj.[4] En la listo de birdoj subtenita de Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker je la konto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC) la genro estas nun disigita en kvar specioj: la okcidenta turstrigo (Tyto alba) (10 subspecioj), la Amerika turstrigo (Tyto furcata) (12 subspecioj), la orienta turstrigo (Tyto javanica) (7 subspecioj) kaj la Andamana maskostrigo (Tyto deroepstorffi).[5] En tiu artikolo oni sekvas tiun aranĝon. Subtenon por tiu disigo havigis studo de molekula filogenetiko fare de Vera Uva kaj kunlaborantoj publikigita en 2018, kiu komparis la DNA sekvencojn de tri mitokondriaj kaj unu nuklea genlokoj.[6] Tiun disigon adoptis aliaj taksonomiaj fakuloj kiel la Usona Societo de Ornitologoj kaj la Clements Checklist of Birds of the World subtenita de membroj de Cornell Universitato en 2024,[7][8] sed maje 2025 ankoraŭ estas akceptota de la listo subtenita de BirdLife International, kiu estas uzata de la Internacia Unio por Konservado de Naturo.[9]

Nuntempaj specioj

redakti

Oni agnoskis jenajn dek sep specioj:[5]

Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
  Tenebra turstrigo Tyto tenebricosa Aŭstralio
  Plurpunkta turstrigo Tyto multipunctata Aŭstralio
  Minahasa turstrigo Tyto inexspectata Sulaveso, Indonezio
Taliabua turstrigo Tyto nigrobrunnea Sula Insuloj, Molukoj, Indonezio
Moluka maskostrigo Tyto sororcula sudaj Molukoj de Indonezio
Manusa turstrigo Tyto manusi Manusa Insulo en Admiraltaj Insuloj
Ora turstrigo Tyto aurantia Nov-Britio, Papuo-Nov-Gvineo
  Aŭstralia turstrigo Tyto novaehollandiae Suda Nov-Gvineo kaj la ne-dezertaj areoj de Aŭstralio.
  Sulavesa turstrigo Tyto rosenbergii Indoneziaj insuloj Sulaveso, Sangihe kaj Peleng
  Madagaskara turstrigo Tyto soumagnei Madagaskaro
  Okcidenta turstrigo Tyto alba Eŭrazio kaj Afriko.
  Amerika turstrigo Tyto furcata Ameriko
  Orienta turstrigo Tyto javanica Sudorienta Azio kaj Aŭstralazio.
  Andamana turstrigo Tyto deroepstorffi sudaj Andamanoj
  Cindrovizaĝa turstrigo Tyto glaucops Hispaniolo (Haitio kaj Dominika Respubliko).
  Afrika turstrigo Tyto capensis suda Kongo kaj norda Angolo ĝis centra marbordo de Mozambiko kaj alia areo centre en Sudafriko el Okcidenta Kablando norden ĝis la sudaj pintoj de Zimbabvo, Bocvano kaj Mozambiko ĝis Kenjo kaj Etiopio.
  Longkrura turstrigo Tyto longimembris orienta, suda kaj Sudorienta Azio, partoj de Nov-Gvineo, Aŭstralio (ĉefe en Kvinslando) kaj okcidenta Pacifiko (Fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj)
Itombva turstrigo Tyto prigoginei Itombwe Montoj en orienta Demokratia Respubliko Kongo

Referencoj

redakti
  1. Billberg, Gustaf Johan Billberg. (1828) Synopsis faunae Scandinaviae Tome 1, Part 2 Aves.
  2. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Bruce, M.D.. (1999) “Common barn-owl”, Handbook of the Birds of the World 5: Barn-owls to Hummingbirds. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-25-2.
  5. 5,0 5,1 Owls. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 9a de Decembro 2022 .
  6. (2018) “Comprehensive molecular phylogeny of barn owls and relatives (Family: Tytonidae), and their six major Pleistocene radiations”, Molecular Phylogenetics and Evolution 125, p. 127–137. doi:10.1016/j.ympev.2018.03.013. Bibkodo:2018MolPE.125..127U. 
  7. (2024-07-19) “Sixty-fifth Supplement to the American Ornithological Society’s Check-list of North American Birds”, Ornithology 141 (3). doi:10.1093/ornithology/ukae019. Alirita 2025-06-01.. 
  8. Updates and Corrections—October 2024 – Clements Checklist (2024-07-20). Alirita 2025-06-01 .
  9. Data Zone: HBW and BirdLife Taxonomic Checklist. BirdLife International. Alirita 2025-06-01 .

Literaturo

redakti
  • BERNIS, F., DE JUANA, E., DEL HOYO, J., FERNÁNDEZ-CRUZ, M., FERRER, X., SÁEZ-ROYUELA, R. & SARGATAL, J., Nombres en castellano de las aves del mundo recomendados por la Sociedad Española de Ornitología (Quinta parte: Stringiformes, Caprimulgiformes y Apodiformes). Ardeola 47(1), 2000, 123-130.
  • Bruce, M. D. (1999): Family Tytonidae (Barn-owls). En: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (eld): Handbook of Birds of the World, Volume 5: Barn-owls to Hummingbirds: 34-75, plates 1-3. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-25-3
  • Steadman, David William (2006): Extinction and Biogeography of Tropical Pacific Islands Birds. University of Chicago Press. ISBN 0-226-77142-3.