Turstrigo

specio de birdo

La turstrigo, okcidenta turstrigoblanka strigo (Tyto alba) estas strigo de la familio titonedoj. Ĉi tiu estas unu el la du grupoj de strigoj, la alia estante strigedoj. Ĉi tiuj palaj, longaj, longkruraj strigoj senpene flugas dum ili superflugas paŝtejojn aŭ aliajn ĉasejojn. Temas pri unu el la plej disvastigitaj birdospecioj en la mondo kaj certe la plej disvastigata inter la strigoj; ĝi povas esti nomita ankaŭ ordinara turstrigo, ĉar ankaŭ ĉiu alia membro de la genro Tyto povas esti nomata turstrigo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Turstrigo
Turstrigo, Tyto alba
Turstrigo, Tyto alba

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Titonedoj, Tytonidae
Genro: Tyto
Specio: Turstrigo, T. alba
Tyto alba
(Scopoli, 1769)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Tutmonda distribuado de Tyto alba  Ĉiujare prezencoj  Migrado
Tutmonda distribuado de Tyto alba
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  • Tutmonda distribuado de Tyto alba
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  • Sinonimoj

    Lechusa stirtoni Miller, 1956
    Strix alba Scopoli, 1769
    Strix pratincola

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto

    redakti
     
    Turstrigo

    Temas pri birdo sufiĉe granda, ĉirkaŭ 33 ĝis 39 cm longa, kun enverguro de inter 80 kaj 95 centimetroj kun mezaveraĝa pezo ĉe plenkreskuloj de ĉirkaŭ 330 g, sen seksa diferenco.

    Ĝi montras karakteran blankan vizaĝan diskon kun formo de koro aŭ ŝildo kun supraj ambaŭflankaj lokoj por la okuloj kaj anguleto centre por montri la bekon al idoj, kiuj bezonos tiun indikilon en tiom blanka vizaĝo, kie ankaŭ ege kontrastas la nigraj okuloj. Ankaŭ malsupraj partoj estas blankaj en la nomiga subspecio T. alba alba, kvankam ĝi povas varii al blankeca aŭ flaveca aŭ oranĝeca en aliaj subspecioj. Supraj partoj, tio estas la dika kapo (ŝajne senkola), dorso kaj flugiloj estas helbrunaj aŭ orbrunaj tre bele ornamitaj per grizaj punktoj aŭ makuletoj. La longaj kruroj estas parte plumaj kaj havas la fingrojn kovritajn el blankecaj haroj, kiuj ofte ne estas tiom blankaj kaj aspektas malpuraj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj povas esti iom pli grandaj, malhelaj kaj punktitaj sube.

    La flugiloj estas grandaj kaj rondoformaj, kio kaŭzas, ke tiu ĉi specio ne estas tre lerta fluganto, sed ĝi estas absolute silenta, kio ege efikas por kapti predojn.

    Turstrigoj havas rimarkindan laŭtan kriĉon, iom funebreca kaj strida, se aŭdata de proksime. En urboj facilas aŭdi tiun kriĉon antaŭ vidi la birdon, se oni rigardas al mallumo al la punkto kie oni produktis la alvokon, estas facile vidi la blankan umbron kvazaŭ fantomo pasi. Ili ankaŭ siblas kiel vaporkaldrono aŭ kiel serpento. Tamen estas ampleksa vario de sonoj kiujn povas fari la turstrigo, kio komplikas la priskribon.

    Subspecioj

    redakti

    Estas ĉirkaŭ dek rasoj, kiuj diferencas ekzemple per la koloro de sia malsupra flanko. Ekzemple, T. a. alba de Okcidenta Eŭropo estas malsupre preskaŭ pure blanka, dum T. a. guttata de Centra Eŭropo estas oranĝeca.

    Tamen ĉiuj rasoj havas grizajn kaj okrajn supraĵojn.

    La du dekomence menciitaj subspecioj povas koincidi ekzemple en Hispanio vintre kiam venas la norda T. a. guttata, dum la T. a. gracilirostris vivas nur en Kanarioj. Ankaŭ estas diferencoj pri grandoj: la nordamerika subspecio povas esti duobla ol la plej malgranda subspecio de la insuloj Galapagoj.

    Subspecioj Aspekto Teritorio Sinonimoj
    T. a. alba (Scopoli, 1769)
     
    En sudokcidenta Skotlando
    Supraj partoj grizaj kaj helflavaj. Subaj partoj blankaj, kun malmultaj aŭ neniuj nigraj makuloj; maskloj ofte aspektas tute senmakulaj.[1] Okcidenta Eŭropo el Britaj Insuloj suden ĝis Iberio kaj Magrebo, kaj orienten laŭlonge de la Mediteraneaj marbordaj regionoj ĝis nordokcidenta Turkio en la nordo kaj kaj Nilo sude, kie ĝi atingas supran fluejon ĝis nordorienta Sudano. Ankaŭ la Aïr-montaro en Saharo de Niĝero, Balearoj kaj Sicilio en Mediteraneo, kaj en okcidentaj Kanarioj (El Hierro, La Gomera, La Palma, Gran Canaria, kaj Tenerife). Interreproduktiĝas kun T. a. guttata el Balkanio tra Hungario kaj laŭlonge de malsupraj fluejoj de riveoj Rejno kaj Mozo, kaj kun T. a. poensis ĉirkaŭ la limo inter Egipto kaj Sudano.[2] ordinara turstrigo; inkludas T. a. hostilis, T. a. kirchhoffi, T. a. kleinschmidti kaj T. a. pusillus.
    Afrikaj populacioj povus aparteni al T. a. erlangeri.
    T. a. guttata (C. L. Brehm, 1831)
     
    En Nederlando
    Pli griza sur supraj partoj ol ĉe T. a. alba. Subaj partoj estas flavecbrunaj ĝis ruĝecbrunaj kun kelkaj malhelaj makuloj (pli ol ĉe T. a. alba).[1] Vizaĝo blankeca. Inoj estas averaĝe pli ruĝaj sube ol maskloj.[2] Centra Eŭropo norde de Alpoj el Rejno ĝis Latvio, Litovio kaj Ukrainio, kaj suden ĝis Rumanio, nordorienta Grekio kaj suda Balkanio. Interreproduktiĝas kun T. a. alba ĉe la okcidenta bordo de sia teritorio.[2] Inkludas T. a. rhenana.
    T. a. ernesti (Kleinschmidt, 1901) Simila ĝis T. a. alba; brusta areo ĉiam pure senmakule blanka.[2] Endemio de Korsiko kaj Sardinio en Mediteraneo.[2]
    T. a. erlangeri (W. L. Sclater, 1921) Simila al T. a. ernesti; supraj partoj pli helaj kaj pli flavaj.[2] Kreto kaj sudaj Egeaj insuloj ĝis Kipro; Proksima Oriento kaj Mezoriento inklude la marbordojn de Arabia Duoninsulo, suden ĝis Sinajo kaj orienten ĝis sudokcidento de la Irana Altebenaĵo.[2] Ĝi povus inkludi afrikajn populaciojn atribuitajn al T. a. alba.
    T. a. schmitzi (E. Hartert, 1900) Malgranda. Simila al T. a. guttata, sed kun la brusta areon pli hele sablokolora.[2] Endemio de Madejro kaj insulo Porto Santo en orienta Atlantiko.[2]
    T. a. gracilirostris (E. Hartert, 1905) Malgranda. Simila al T. a. schmitzi sed kun la brusto pli malhela, proksime al T. a. guttata. Vizaĝo hele sablokolora.[2] Endemio de orientaj Kanarioj (Ĉiniĥa Insularo, Fuerteventura, Lanzarote; eble iam ankaŭ en insulo Lobos).[2] Kanarinsula turstrigo
    T. a. detorta (E. Hartert, 1913) Simila al T. a. guttata, sed malpli ruĝeca. Vizaĝo hele sablokolora.[2] Endemio de Kaboverdo.[2] Kaboverda turstrigo; sometimes considered a separate species
    T. a. poensis (Fraser, 1842)
     
    En Namibio
    Supraj partoj orbrunaj kaj grizaj kun tre forta desegno. Subaj partoj helflavaj kun ampleksaj makuloj. Vizaĝo blanka.[2] El Bioko en la Golfo de Gvineo, sed inkludas ĉiujn subsaharajn afrikajn populaciojn T. a. affinis (Blyth, 1862).[3]
    T. a. thomensis (Hartlaub, 1852) Malgrandeca. Supraj partoj malhelbrungrizaj kun forta desegno, inkluzive de pli helbrunaj bendoj sur flugilplumoj kaj vostoplumoj. Subaj partoj orbrunaj kun ampleksaj makuloj. Vizaĝo helflava.[2] Endemio de Santomeo. Registro el Principeo estas eraro.[2] Santomea turstrigo; foje konsiderata aparta specio.
    T. a. hypermetra Grote, 1928
     
    En Madagaskaro
    Simila al T. a. poensis, sed supozeble pli hela averaĝe. Supraj partoj estas tre grizaj. Malsupraj partoj estas hele sablokoloraj kun grandaj makuloj. Blanka vizaĝo.[4] Komoroj kaj Madagaskaro[2]

    Disvastiĝo

    redakti

    Turstrigoj troviĝas ĉie en la mondo, sur ĉiu kontinento, krom Antarkto. Pli precize ili povas loĝi en Ameriko ekde suda Kanado ĝis la suda pinto de Sudameriko. En tuta Eŭropo, escepte en Skandinavio kaj Rusio. En tuta Afriko, escepte la dezerto de Saharo. En suda Azio, tio estas en Arabio, Barato, al Hindoĉinio, Indonezio kaj Aŭstralio.

    Kutimoj

    redakti

    Ĉi tiuj estas birdoj de kampoj. Ili estas iom sidaj kaj noktaj aŭ krepuskaj.

    Turstrigoj manĝas mikrotojn, sorikojn, ranojn kaj insektojn, sed ili estas ekonomie valoraj, ĉar ili ankaŭ predas pestojn, kiel ratojn, talpojn kaj musojn.[5] Ili profitas efikegan aŭdkapablon por kapti predojn, tiom ke ili kapablas predi eĉ en tute absoluta malhelo. Ankaŭ vidkapablo estas efika, se konsideri, ke la turnokapableco de la kolo havigas al la turstrigo preskaŭ 360 gradojn de vidkampo. Kultivistoj ofte instigas nestojn por regi ronĝulojn, provizante loĝejojn, kiel barelo instalita flanke; fakte tiu ĉi strigo pro sia specifa metabolismo povas manĝi pli (ekzemple ronĝulojn) ol iu ajn alia specio de strigo. Matura turstrigo manĝas proksimume tri musojn ĉiutage. Paro, produktanta 3 ĝis 5 idojn, manĝos multe pli da ronĝuloj.

    Ĵusaj studoj konstatis ke turstrigoj manĝas lastatempe multe pli mamuletojn ol insektojn, kaj ne kiel iam.[6]

    Libere, turstrigoj ĝenerale vivas inter 5 kaj 11 jaroj. Krom homoj (trafiko kaj frapoj kontraŭ kabloj) kaj siaj maskotoj, kiel katoj, ili havas malmulte da predantoj, kvankam grandaj strigoj, kiel la gufo, oportune mortigas plej malgrandajn individuojn. La tutmonda loĝantaro estas supozata iom malpli ol kvin milionoj da individuoj. Plej ofte iil estas tre fidelaj al siaj teritorioj.

    Por reproduktiĝi la specio preferas homloĝatajn lokojn, eĉ se homoj jam foriris, kiel kampardomoj, subtegmentoj, turoj de preĝejoj (de tie la specifa nomo), ruinoj, grenejoj, ktp. Ili povas nestumi ankaŭ ĉe oldaj trunkoj en ĝardenoj, foje klifoj, ktp. Ili povas reproduktiĝi en ĉiu ajn jarsezono; la ino demetas 4 ĝis 7 ovojn, kiujn kovas dum ĉirkaŭ 32 tagoj. La kovado estas tasko nur de la ino, dum la masklo ĉasas por la tuta familio. La idoj estas kovritaj de blanka lanugo. Kvankam post 50 tagoj la idoj kapablas flugi, plej ofte ii ne malproksimiĝas el la gepatroj ĝis esti 3-monataĝaj.

    Kaptitaj aŭ enanguligitaj, ili sin ĵetas dorsen kaj draŝas, protektanta sin per akraj ungegoj, eĉ kiam ili estas ankoraŭ idoj.

    Legendoj

    redakti

    Multaj noktaj birdospecioj pro siaj kutimoj vekas intereson de homoj, kiuj atribuas al ili foje strangajn kutimojn, ekzemple en Hispanio (ankaŭ en la literatura tradicio) oni supozas, ke ĉar turstrigoj estas ofte ĉe preĝejoj, ili kapablas eniri en la preĝejo kaj trinki la oleon el la lampo kiu tage kaj nokte markas la lokon de la sanktejo.

    En Kimrio la specio estas nomitaj kadavrobirdo.

    Referencoj

    redakti
    1. 1,0 1,1 Mátics, Róbert; Hoffmann, Gyula (2002). "Location of the transition zone of the barn owl subspecies Tyto alba alba and Tyto alba guttata (Strigiformes: Tytonidae)" (PDF). Acta Zoologica Cracoviensia. 45 (2): 245–250.
    2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 Bruce 1999, p. 34–75.
    3. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela, eld. (Januaro 2021). "Owls". IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union. Alirita la 24an de Majo 2021.
    4. Traylor, Melvin A.; Parelius, Daniel (1967). "A collection of birds from the Ivory Coast". Fieldiana Zoology. 51 (7): 91–117.
    5. Taylor (2004) pp. 29–46
    6. El Bird Study, citita en Eduardo de Juana, Noticias científicas, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 21.

    Bibliografio

    redakti

    Bildaro

    redakti


    Vidu ankaŭ

    redakti