Cirkuo[1],[2] (latine Circus) estas genro de birdoj el la familio de akcipitredoj. Ĉiu cirkuo rekoneblas pro siaj longaj flugiloj, longa kaj mallarĝa vosto, malrapida kaj malalta flugo super herbejoj, kaj karakteriza flugilbatado dum ŝvebado, kun flugiloj tenataj en V-formo super la korpo kaj super la horizontalo. Tio distingas ĝin de buteoj kun mallongaj, rondetaj vostoj kaj peza flugo kun flugiloj tenataj rekte dum ŝvebado[3].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cirkuo
Griza cirkuo (Circus pygargus)
Griza cirkuo (Circus pygargus)
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Accipitriformes - akcipitroformaj
Familio: Accipitridae - akcipitredoj
Genro: Circus - cirkuo
de Lacépède, BGE, 1799
Specioj

16 specioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La maska disko de ĉi tiu taga rabobirdo, kiu rememorigas tiun de noktaj rabobirdoj, formas specon de parabolo kiu kanaligas sonojn al la ekstera aŭda kanalo[4].

Etimologio

redakti

La genro Circus, enkondukita en 1799 de la naturalisto Bernard-Germain de Lacépède, rilatas al la cirkla flugo (greke kirkos, latine circus, kio signifas cirklo) de ĉi tiu rabobirdo menciita de pluraj antikvaj aŭtoroj, kaj poste identigita kiel tiu de la blua cirkuo[5].

Taksonomio

redakti

Laŭ AviList[6], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Referencoj

redakti
  1. cirkuo en PIV ĉe vortaro.net
  2. 2,0 2,1 Ornitologia taksonomio
  3. Peterson, Roger Tory; Guy Mountfort, Philip Arthur Dominic Hollom, Paul Géroudet. (1957) Guide des oiseaux d'Europe. Delachaux & Niestlé. p.111
  4. Géroudet, Paul. (1965) Les rapaces diurnes et nocturnes d'Europe. Delachaux & Niestlé. p.30
  5. Jobling, James A. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Bloomsbury Publishing. p.109
  6. AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025