Nigra cirkuo

(Alidirektita el Circus maurus)

La nigra cirkuo[1]Maŭra cirkuo[mankas fonto] (latine Circus maurus) estas sudafrika mezgranda (ĝis 53 cm longa) rabobirdo el la subfamilio cirkuenoj kaj la familio akcipitredoj. Ĝi troviĝas en Sudafriko, Namibio, Lesoto, Bocvano kaj Svazilando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra cirkuo
Nigra cirkuo
Nigra cirkuo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Accipitriformes - akcipitroformaj
Familio: Accipitridae - akcipitredoj
Genro: Circus - cirkuo
Specio: C. maurus - nigra cirkuo
Circus maurus
(Temminck, CJ, 1828)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Subspecioj

Unutipa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio

redakti

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Aspekto

redakti

Ripoze tiu birdo aspektas tutnigra de kio devenas la komuna nomo. Tamen dumfluge videblas blankaj pugo kaj flugilplumoj (senstriecaj male al similaj Bufona cirkuo kaj Punktocirkuo) bordataj de nigrecaj al malhelbrunaj flugilpintoj kaj malantaŭa bordo. Ties morfologio estas komparebla al tiu de aliaj cirkuoj, kun svelta korpo, mallarĝaj flugiloj kaj longa vosto. Plumaroj de maskloj kaj inoj estas similaj. Nematuruloj havas sablokolorajn subajn partojn kaj tre punktecajn brustojn.

Kutimaro

redakti

Kiel ĉe aliaj cirkuoj ili nestumas surgrunde inter alta vegetaĵaro. La ino demetas 3 al 5 ovojn kaj la kovada periodo daŭras 35 tagojn.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn rodulojn kaj birdojn kaj ili foje kaptas reptiliojn, kiujn ili predas dumfluge malalte super siaj ĉasejoj.

Populacioj

redakti

La plej granda nombro de reproduktantaj paroj povas troviĝi en la provinco de Okcidenta Kablando, en Sudafriko. En tiu areo ariĝas izolitaj kolonioj ĉirkaŭ la marbordaj humidejoj. Oni supozas reproduktadon en Namibio, sed ne estis konfirmata ankoraŭ.

La populacio de Nigra cirkuo malpliiĝis lastajn jarojn al malpli da 1000 birdoj kaj estas nune klasita kiel vundebla, spite havi ankoraŭ ampleksan reproduktan teritorion. Tion okazis la detruo de ties origina reprodukta habitato, nome la sudafrika natura arbustaro, nome finboso, kiu ege malpliiĝis pro etendo de la agrikulturo de cerealoj kaj pro la urba etendo.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti