Ordinara upupo
La Ordinara upupo,[1] Eŭrazia upupo aŭ simple Upupo (Upupa epops) apartenas al la ordo Buceroformaj birdoj kiu enhavas ankaŭ bucerojn. Estis konsiderita dumlonge la ununura specio de siaj genro kaj familio ĝis la apartigo de la Madagaskara upupo, Upupa marginata. En la taksonomio de Sibley aperis tiu ĉi specio kiel ununura specio eĉ de ordo nome Upupoformaj diferenca disde Koracioformaj kaj de Buceroformaj.
Upupo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Upupa epops (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
blue – vintrejoj, verde - loĝanta (la tutan jaron) Oranĝe – reprodukta areo, blue – vintrejoj, | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa Ordinara upupo estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Karolo Lineo en la deka eldono de lia verko Systema Naturae.[2] Li citis pli fruajn priskribojn de la franca natursciencisto Pierre Belon kaj de la svisa natursciencisto Conrad Gessner; ambaŭ estis publikigitaj en 1555.[3][4] Lineo klasifikis la ordinaran upupon kune kun la Norda senharibiso kaj la Ruĝbeka montokorvo en la genron Upupa kaj kreis la dunoman nomon Upupa epops.[2] La specia epiteto epops devenas de la malnovgreka vorto por upupo.[5]
Subspecioj
redaktiOni agnoskas jenajn ok subspeciojn.[6] La subspecioj varias laŭ grando kaj kolorintenso de la plumaro. La subspecio U. e. africana, la afrika upupo, estas la plej distingebla kaj foje estis konsiderata aparta specio.[7] Oni proponis plian subspecion: U. e. orientalis en nordokcidenta Barato.[8]
| Subspecioj[6] | Reprodukta teritorio[6] | Distingaj trajtoj[8] |
|---|---|---|
| U. e. epops Linnaeus, 1758 |
nordokcidenta Afriko kaj Eŭropo orienten ĝis centra suda Rusio, nordokcidenta Ĉinio kaj nordokcidenta Barato | Nomiga |
| U. e. saturata Lönnberg, 1909 |
orienta Rusio (oriente de la rivero Jenisejo) ĝis Koreio, Japanio, centra Ĉinio kaj Tibeto | Simila al la nomiga, sed iom pli griza en mantelo kaj pli malhela sube |
| U. e. ceylonensis Reichenbach, 1853 |
centra, suda Barato kaj Srilanko | Pli malgranda ol la nomiga, pli ruĝbruna ĝenerale, sen blanko en kresto |
| U. e. longirostris Jerdon, 1862 |
nordorienta Barato ĝis suda Ĉinio, Hindoĉinio kaj norda Malaja Duoninsulo | Pli granda ol la nomiga, pala |
| U. e. major Brehm C. L., 1855 |
Egipto | Pli granda ol la nomiga, pli longa beko, pli mallarĝa vostobendo, pli grizaj supraj partoj |
| U. e. senegalensis Swainson, 1837 |
Senegalo kaj Gambio ĝis Somalio | Pli malgranda ol la nomiga, pli mallongaj flugiloj |
| U. e. waibeli Reichenow, 1913 |
Kameruno ĝis nordokcidenta Kenjo kaj norda Ugando | Kiel senegalensis sed kun pli malhela plumaro kaj pli da blanko en flugiloj |
| U. e. africana Bechstein, 1811 |
centra DR Kongo orienten ĝis centra Kenjo, kaj suden ĝis Sudafriko | Afrika upupo. Plej distinga subspecio kun pli alta grado de seksa dimorfismo. Grizeca antaŭkolo, kaj diferenca flugilpadrono |
Aspekto
redakti
La tuta birdo estas roz-brunkolora, sed ĝi havas en la flugiloj kaj vosto klare diferencigitajn larĝajn nigrajn kaj blankajn striojn. Krome la krestaj plumoj finiĝas en nigraj pintoj. Danke al tiuj nigraj kaj blankaj partoj ĝi estas tute nekonfuzebla kaj dumfluge kaj surgrunde. La beko estas longa, mallarĝa kaj iom kurba por eniri insektajn truojn. Ĝia longo estas malpli ol 30 cm, precize de 25 al 29 cm kun enverguro de 44 al 48 cm.[9]
Disvastiĝo
redaktiLa upupo estas disvastiĝita tra la tuta Eŭropo, Azio kaj Afriko.[9] Ĝi apenaŭ estas videbla de Britio al Skandinavio aŭ en Aŭstrio, Siberio, la aziaj insuloj, Madagaskaro, Saharo aŭ Konga ĝangalo. Ĝi migras suden por vintri en la tropika Afriko,[10] tamen vintras ankaŭ en Hispanio, suda Portugalio kaj Sicilio en Eŭropo kaj en Barato kaj Sudorienta Azio en Azio.
Vivmaniero
redaktiKutimoj
redaktiIli flugas laŭonde iome suprenirante per malfortaj flugilfrapoj, iome malsuprenirante kaj denove suprenirante.[9] Ili marŝas piedirante per unu piedo post la alia sensalte. Tiel ili estas ofte surgrunde, serĉante manĝaĵon (insektoj, vermoj, lumbrikoj, larvoj ktp.); tiu ĉi specio estas la natura predanto de la Pina procesio-papilio. Dum tiu atendado la voĉo de la upupo konsistas el tri rapidaj silaboj hu-hu-hú post kio ĝi silentas ĝis nova hu-hu-hú. Tiu voĉo pli-malpli estas la deveno de la nomo kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. Se oni surprizas ĝin dum tiu trankvileco, la upupo nervoziĝas kaj timigita starigas sian kreston. Tiel ĝia aspekto tute ŝanĝiĝas kaj ŝajnas multe pli impona, granda kaj danĝera kvazaŭ la kresto estus armilo.
Alia defendosistemo konsistas el lanĉo de fekaĵo el la nesto. Tiel ĝi akiris famon je malpuraj kaj vere malpuraj estas la nestoj kiel tiuj de aliaj birdoj de la sama ordo. Krome lastatempe oni malkovris ke la upupaj ovoj iom malglatas tiele ke ili povas reteni sekreciojn kiuj kolorŝanĝas ilin el helbluaj al brunecaj. Tiu sekrecio estas kontraŭmikroba kaj evitas infekton, nome pligrandigas la sukceson de eloviĝo.[11]
Ili ne oftas pogrupe, ĉiukaze pofamilie ĝis kiam la idoj ekmaturiĝas. Grandaj grupoj tute maloftas, kvankam temas pri migranta birdo.
Referencoj
redakti- ↑ Ornitologia taksonomio.
- 1 2 Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
- ↑ Belon, Pierre. (1555) L'histoire de la natvre des oyseavx: avec levrs descriptions, & naïfs portraicts retirez du natvrel, escrite en sept livres (france). Paris: Gilles Corrozet.
- ↑ Gesner, Conrad. (1555) Historiae animalium liber III qui est de auium natura. Adiecti sunt ab initio indices alphabetici decem super nominibus auium in totidem linguis diuersis: & ante illos enumeratio auium eo ordiné quo in hoc volumine continentur (latine). Zurich: Froschauer.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- 1 2 3 Mousebirds, Cuckoo Roller, trogons, hoopoes, hornbills. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (February 2025). Alirita 8a de Marto 2025 .
- ↑ Eurasian Hoopoe (Upupa epops), version 2.1. Birds of the World. Cornell Lab of Ornithology (2024). Alirita 8a de Marto 2025 .
- 1 2 Krištin, A.. (2001) “Family Upupidae (Hoopoes)”, Handbook of the Birds of the World 6: Mousebirds to Hornbills. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 396–411 [410]. ISBN 978-84-87334-30-6.
- 1 2 3 Krištin, A. (2001). "Family Upupidae (Hoopoes)". En del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J. (eld.). Handbook of the Birds of the World. Vol. 6: Mousebirds to Hornbills. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. pp. 396–411 [410]. ISBN 978-84-87334-30-6.
- ↑ Reichlin, T.S.; Schaub, M.; Menz, M.H.M.; Mermod, M.; Portner, P.; Arlettaz, R.; Jenni, L. (2009). "Migration patterns of Hoopoe Upupa epops and Wryneck Jynx torquilla: an analysis of European ring recoveries". Journal of Ornithology. 150 (2): 393–400. doi:10.1007/s10336-008-0361-3. S2CID 43360238.
- ↑ El Journal of Animal Ecology, citita en Eduardo de Juana, Noticias científicas, "Aves y naturaleza", nº 21, 2016, paĝo 20.




