Provinco Lodi

La provinco Lodi - itale provincia di Lodi - estas provinco de Italio. Ĝi situas en la regiono Lombardio de norda Italio kaj havas sian nomon pro la samnoma ĉefurbo Lodi. Fine de 2024 en la areo vivis entute 230 447 loĝantoj. Ili etendiĝas sur areo de 782,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 295 loĝantoj/km².
| Provinco de Lodi | |
| provinco de Italio | |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Regiono: | |
| Kodo laŭ ISO 3166-2: | LO |
| Areo: | 782,25 km² |
| Ĉefurbo: | Lodi |
| Loĝantaro: | 230 447 (2024) |
| Loĝdenso: | 130 loĝ./km² |
| Poŝtkodo: | 26900, 26811-26867 |
| Kodo laŭ ISTAT: | 098 |
| Telefona prefikso: | 0371, 0377 |
| Retpaĝo: | Oficiala retejo |
La provinco estis fondita en 1992, kiam sesdek unu komunumoj estis forigita de la provinco Milano kaj nova teritoria disdivido estis realigata. La provinco Lecco, ankaŭ en Lombardio, estis efektivigata dum la sama jaro.
La provinco de Lodi samlimas la provincon Milano norde, kiu ekde 2015 bele nomiĝas "metropola urbo Milano", sed daŭre identas al la antaŭa provinco, la provincon Kremono oriente, la provincon Piaĉenco (en Emilio-Romanjo) sude kaj la provincon Pavio okcidente.
Geografio
redaktiLa provincon trairas la rivero Adda, kiu ankaŭ trairas la ĉefurbon, Lodi.
Ĉefaj urboj
redaktiSekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.
| 1 | Lodi | [lodi] | 42 700 loĝ. |
| 2 | Codogno | [kodonjo] | 16 000 loĝ. |
| 3 | Casalpusterlengo | [kazalpusterlengo] | 14 600 loĝ. |
| 4 | Sant'Angelo Lodigiano | [santanĝelo lodiĝano] | 12 700 loĝ. |
| 5 | Lodi Vecchio | [lodi vekjo] | 7 200 loĝ. |
- Placo de la Libereco, en Sant'Angelo Lodigiano


