Peter Weiss
Peter Ulrich WEISS (pseŭdonimo: Sinclair; n. la 8-an de novembro 1916 en Nowawes apud Potsdamo ; m. la 10-an de majo 1982 en Stokholmo) estis german-sveda verkisto, pentristo, grafikisto kaj eksperimenta filmisto.
Verkado
redaktiLi komencis sian literaturan karieron verkante en la sveda kaj poste, definitive, en la germana.
Li ĝuis grandan sukceson per sia Persekutado kaj Atenco kontraŭ Jean-Paul Marat, prezentita de la Teatra Grupo de la Hospico de Charenton, pli konata kiel Marat/Sade, frapa ekzemplo de teatro ene de teatro. En ĉi tiu politike engaĝita kaj breĥtie- influita verkado, la malliberuloj de azilo enscenigas teatraĵon pri la historia figuro Marat. Kelkaj kritikistoj vidis en ĉi tiu verko sintezon de pluraj modernaj teatraj movadoj: eposa teatro, teatro de la absurdo, teatro de krueleco... La dramisto kaj teatra reĝisoro Peter Brook faris filmversion de ĉi tiu peco, en kiu profesiaj aktoroj ĉefrolas kune kun veraj psikozuloj.
Peter Weiss estas konsiderata unu el la ĉefaj figuroj de dokumenta teatro, kiu klarigas historiajn eventojn per teatra verkado kaj posta surscenigo. Unu el ĝiaj plej frapaj ekzemploj estas La Enketo (1965).
Kiel romanisto, li verkis La Estetikon de Rezisto en tri partoj inter 1971 kaj 1981. Ĝi estas grandioza epopeo pri la historio de rezistaj movadoj en Eŭropo dum la 20-a jarcento, kontraste al la grandaj artaĵoj de la historio prezentantaj la plej malfavoratajn.
Kiel pentristo, li okazigis sian unuan ekspozicion en 1936. Inter la mallongaj filmoj de Weiss estas The Study of Doctor Faustus (1956).
Literaturo
redakti- Robert Cohen: Understanding Peter Weiss. Trans. Martha Humphreys. Columbia, S.C.: University of South Carolina Press, 1993.
- Peter Weiss. Rainer Gerlach (ed.). Frankfurt/Main, 1984.
- Peter Weiss. Leben und Werk. Gunilla Palmstierna-Weiss and Jürgen Schutte (eds.). Frankfurt/Main 1991.
- Manfred Haiduk: Der Dramatiker Peter Weiss. Berlin, 1977.
- Rethinking Peter Weiss. Jost Hermand and Marc Silberman (eds.). Peter Lang, 2000.
- W.G. Sebald. "The Remorse of the Heart: On Memory and Cruelty in the Work of Peter Weiss." On the Natural History of Destruction. Trans. Anthea Bell. Alfred Knopf, 2003.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Peter Weiss ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Marat/Sade ĉe la complete review
- Inferno ĉe la complete review
- The Investigation ĉe la complete review

