Marbordo
Marbordo (aŭ oceanbordo) estas la bordo, kiu randas maron (aŭ oceanon respektive).

Temas pri la areo ĉirkaŭanta la limon inter akvejo kaj tero. Ĉi tiu areo konsistigas geologian, geografian kaj ekologian medion.
Sur la marbordo la proksimeco de la akvo kreas specifan medion: dunoj, rulŝtonoj, krutaĵoj, marenfluoj ktp. Kreiĝas ankaŭ specifa marborda mikroklimato.
La marbordo mem povas esti kruta aŭ, male, plata, malkruta. Sabla marbordo nomiĝas strando aŭ plaĝo.
La longo de marbordo ne estas difinebla. En praktiko, oni mezuras la proksimuman longon de kurbo mezurante serion de rektaj linioj, kies finoj situas sur la kurbo. Ju pli oni malpligrandigas kaj plimultigas la rektajn liniojn, prenante en konsideron ĉiam pli malgrandajn ŝanĝiĝojn de direkto, des pli precizan mezuron oni faras. Sed se oni faras pli kaj pli precizajn proksimumajn mezurojn de la longo de marbordo, la mezuro pligrandiĝadas senfine. Tiu konduto de marbordoj kaj similaj naturaj kurboj nomiĝas la "bordlonga paradokso" kaj rezultas de iliaj fraktalaj ecoj. Fontoj, kiuj raportas la longon de marbordo, devas arbitre antaŭsupozi minimuman skalon sub kiu oni ne enkalkulu ĝiajn direktoŝanĝiĝojn.
En marbordo plej ofte la klimato kaj la vetero estas pli mildaj ol en internaj teritorioj. Tial, se interne estas tro da varmo, marborde ne tiom varmas; kaj same pri malvarmo. Simile pri neĝo, ĉar tio, ĉu neĝas aŭ ne, dependas de la altitudo; por neĝi en plej malaltaj altitudoj oni bezonas interalie pli da malvarmo, pro tio ofte neĝas iom interne kaj ne proksime ĉe marbordo.
Ankaŭ plantaro kaj bestaro estas diversaj marborde kompare kun teren-interne. Ekzemple, pli multe da birdoj loĝas marborde, ol interne: mevoj, pingvenoj ktp. Ekzistas eĉ aparta kategorio nomata "Marbirdo" .