Noktuo
La noktuo (Athene noctua) estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Athene noctua (Scopoli, 1769) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Vivareo de Noktuo
| ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
|
Carine noctua | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa noktuon formale priskribis en 1769 la itala natursciencisto Giovanni Antonio Scopoli laŭ la dunoma nomo Strix noctua.[1] La noktuo estas nun metita en la genron Athene, kiun enkondukis la germana zoologo Friedrich Boie en 1822.[2][3] La noktuo estis deklarita tipa specio de la genro fare de George Robert Gray en 1841.[4][5] La genronomo, Athene, rememoras la grekan diinon Atena (kies nomo estas foje literumita Athene), ĉar la strigo estas simbolo de saĝeco. La specinomo noctua havas, fakte, la saman signifon, ĉar ĝi estas la Latina nomo de strigo dediĉita al Minerva, la similulo de Atena por romianoj.[6]
La noktuo estas probable plej proksime rilata al la Punkteca strigeto (Athene brama). Kelkaj variaĵoj ekzistas tra la vasta teritorio de la birdo, kaj estas iu disputo pri ilia taksonomio. La plej distinga estas la palgrizbruna mezorienta tipo konata kiel la siria noktuo (A. n. lilith). Artikolo de 2009 en la ornitologia revuo Dutch Birding (vol. 31: 35–37, 2009) rekomendis disigon de la sudorientaj rasoj kiel apartan specion, la lilitan strigon (Athene glaux), kun subspecioj A. g. glaux, A. g. indigena, kaj A. g. lilith. DNA-pruvoj kaj voĉaj padronoj subtenas ĉi tiun proponon.[7]
Aliaj formoj estas alia pala raso, la nordafrika A. n. desertae, kaj tri intermezaj subspecioj, A. n. indigena de sudorienta Eŭropo kaj Malgranda Azio, A. n. glaux en Nordafriko kaj sudokcidenta Azio, kaj A. n. bactriana de Centrazio. Diferencoj en grandeco de birdoj kaj longo de piedfingroj, kialoj prezentitaj por disigo de A. n. spilogastra, ŝajnas nekonkludeblaj; oni asertas, ke A. n. plumipes genetike diferencas de aliaj membroj de la specio kaj plia esplorado estas necesa. Ĝenerale, la malsamaj variaĵoj kaj koincidas kun la teritorioj de najbaraj grupoj kaj intergradiĝas (hibridiĝas) kun ili trans iliaj limoj.[7]
Oni agnoskis dek tri subspeciojn:[3]
- A. n. noctua (Scopoli, 1769) – centra, suda, sudorienta Eŭropo ĝis nordokcidenta Rusio
- A. n. bactriana Blyth, 1847 – Irako kaj Azerbajĝano ĝis Pakistano kaj nordokcidenta Barato
- A. n. glaux (Savigny, 1809) – marborda Nordafriko ĝis sudokcidenta Israelo
- A. n. impasta Bangs & Peters, JL, 1928 – okcident-centra Ĉinio
- A. n. indigena Brehm, CL, 1855 – Rumanio ĝis Grekio tra Ukrainio kaj Turkio orienten ĝis suda Rusio
- A. n. lilith Hartert, E, 1913 – Kipro, suda Turkio ĝis Irako kaj Sinajo (Egipto)
- A. n. ludlowi Baker, ECS, 1926 – Himalajo
- A. n. orientalis Severtsov, 1873 – nordorienta Kazaĥio kaj nordokcidenta Ĉinio
- A. n. plumipes Swinhoe, 1870 – Mongolio, sud-centra Siberio kaj nordorienta Ĉinio
- A. n. saharae (Kleinschmidt, 1909) – Maroko ĝis okcidenta Egipto kaj centra Arabio
- A. n. somaliensis Reichenow, 1905 – orienta Etiopio kaj Somalio
- A. n. spilogastra Heuglin, 1863 – orienta Sudano, Eritreo kaj nordorienta Etiopio
- A. n. vidalii Brehm, AE, 1857 – Okcidenta Eŭropo
Disvastiĝo
redaktiTiu ĉi estas loĝanta (nemigranta) kaj unu el la plej disvastigataj noktaj rabobirdoj en plej parto de la mezvarmaj kaj varmaj partoj de Eŭropo (suda Eŭropo), de Azio oriente ĝis Koreio, kaj Norda Afriko. Ĝi ne estas indiĝena en Britio, sed estis enmetita en la 19-a jarcento, kaj nuntempe ĝi estas naturigita tie. Temas pri loĝanta specio, kiu troviĝas en malferma kamparo, kiel ĉe miksitaj farmoj kaj parkoj. La birdo videblas facile en mediteranea pejzaĝo kun arbustaro, olivarbaroj kaj eĉ ŝtonejoj.
Aspekto
redaktiLa noktuo estas eta strigo, 23–30 cm longa kun enverguro de 48 ĝis 60 cm kaj pezo de 145 ĝis 190 g. Plenkreskuloj de noktuo laŭ la plej disvastigata formo, la nomiga A. n. noctua, estas supre (kapo, nuko kaj dorso) bruna kun blankaj punktoj kaj sube blanka kun brunaj strioj. Ĝi havas (kompare kun eta korpo) grandan kapon, longajn krurojn kaj krome flavajn bekon kaj grandajn okulojn kun nigraj okulringoj kaj blankajn “brovojn”, kio havigas severecan mienon; la vizaĝo estas larĝa kaj la vizaĝa disko blankeca kun suba malhela bordostrio. Junuloj estas pli senkoloraj, kaj ne havas la plenkreskulan blankan punktecon en la krono. Dumfluge videblas ĝiaj mallongaj, rondoformaj flugiloj kun elpunktaj blankaj linioj. La vosto estas mallonga kaj malhelbruna kun kvar malhelaj bendoj. La noktuo estas simila al la malgranda orelstrigo, sed tiu ĉi estas pli fortika kaj ne havas ties oreltufojn.
Tiu specio havas ondan flugon kiel de pego, kun konstantaj ascendoj kaj descendoj kaj rapideta flugilfrapado. La voĉo estas ploreca serio de altatonaj kaj laŭtaj alvokoj kii-ik aŭ "ki.iu", facile aŭdata krepuske.
Estas helgrizbruna tipo de centrokcidenta Azio konata kiel Siria noktuo, aŭ A. n. lilith. Aliaj formoj inkludas alian palan rason, la nordafrikan A. n. desertae, kaj du intermezajn subspeciojn, A. n. indigena de sudorienta Eŭropo kaj Turkio, kaj A. n. bactriana de centra Azio.
Kutimoj
redaktiĜi manĝas predojn kiajn insektojn, tervermojn, helikojn, reptiliojn, amfibiojn, sed ankaŭ etajn birdojn kaj mamulojn, kiel musojn. Tiu precipe palearktisa specio, kiel multaj aliaj strigoj, havas eksterordinarajn vidkapablon (eĉ dumnokte) kaj aŭdkapablon kiu permesas lokigi nokte musojn eĉ sub seka foliaro. Ĝi estas noktema, sed ankaŭ parte dumtaga kaj tre ofte ripoziĝas elstare dumtage ekzemple sur muretoj, fostoj aŭ kabloj. Tro ofte ili ĉeestas ŝoseojn, ekzemple ekde sur trafikindikiloj, por kapti insektojn aŭ aliajn etajn predojn pli facile videblajn en malferma zono de la ŝoseo kaj ĉefe se lumigitaj de aŭtoj, sed pro tio multaj mortiĝas surfrakasitaj de la aŭtoj mem.
Ĝi kutime nestumas en arbaj aŭ rokaj truoj, kie la ino demetas aprile aŭ maje 3-5 ovojn, kiuj estos kovataj de la ino dum 28-29 tagoj, kun 26 pliaj tagoj ĝis elnestiĝo. Noktuoj nestumas ankaŭ en konstruaĵoj, kaj abandonitaj kaj tiuj kiuj havas nestokestojn kaj eĉ en kuniklejoj. La paro kutime estas porviva. Se la specio loĝas en areo de granda homa aktivado, noktuoj povas alkutimiĝi al homoj kaj resti en ripozejoj, ofte antaŭ ĉiesa vido, dum homoj estas ĉirkaŭe. Ili kutime loĝas solaj aŭ laŭ etaj grupoj. Ili povas vivi ĝis 9 aŭ eĉ 11 jarojn.
La noktuo estis la aŭspicia birdo de la helena pri saĝeco diino Atena (eble pro la saĝeca mieno de la specio) kaj el tio ankaŭ de la urbo Ateno, de kio devenas la genra latinlingva nomo de la birdo. Ties bildo aperas en multaj moneroj de la tiama Ateno.
-
Etan noktuon Athene noctua oni montras al infanoj
-
ovoj de Athene noctua vidalii - Muzeo de Tuluzo
Referencoj
redakti- ↑ Scopoli, Giovanni Antonio. (1769) Annus Historico-Naturalis Part 1 (latine). Lipsiae [Leipzig]: Sumtib. C.G. Hilscheri.
- ↑ (1822) “Ueber Classification, insonderheit der europäischen Vogel”, Isis von Oken (German).
- ↑ 3,0 3,1 Owls. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 28a de Majo 2021 .
- ↑ Gray, George Robert. (1841) A List of the Genera of Birds: with their Synonyma and an Indication of the Typical Species of Each Genus, 2‑a eldono, R. and J.E. Taylor.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/details/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling/e/n58 58], 274. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ 7,0 7,1 Holt, D.W.; Berkley, R.; Deppe, C.; Enríquez Rocha, P.; Petersen, J.L.; Rangel Salazar, J.L.; Segars, K.P.; Wood, K.L.; Kirwan, G.M.; Christie, D.A. (2020). Del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi; Christie, David; De Juana, Eduardo (eld.). "Little owl: Athene noctua". Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions, Barcelona. doi:10.2173/bow.litowl1.01. S2CID 216446487. Alirita la 16an de Oktobro 2015.
Eksteraj ligiloj
redakti- Noktuaj filmoj ĉee Interreta Birdokolekto
- Noktuo el Turkio
- En la hispana[rompita ligilo]



