Neĝostrigo

(Alidirektita el Nikteo)

Neĝostrigo (iam Nyctea scandiaca, laŭ kio ankaŭ Nikteo, kaj nun Bubo scandiacus) estas granda arkta strigo; ĝia plumaro estas blanka, nigrecbrune makuleca aŭ strieca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nikteo

Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Bubo
Specio: Neĝostrigo, B. scandiacus
Bubo scandiacus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Taksonomio

    redakti

    Lineo konsideris la neĝostrigon strigo kaj donis al ĝi la latinan nomon Strix scandiaca. Stephens konsideris ĝin la sola membro de aparta genro, Nyctea. Molekulbiologiaj esploroj tamen montris ĝian parencecon al gufoj; do oni re-enordigis ĝin kiel Bubo scandiacus.

    La Neĝostrigo estis unu el multaj birdospecioj dekomence priskribitaj de Carl Linnaeus en 1758 en la 10a eldono de lia veko Systema Naturae, kie li havigis la dunoman nomon Strix scandiaca.[1] La genronomo Bubo estas Latina por "kornostrigo" kaj scandiacus estas novlatina vorto por "de Skandinavio".[2] La iama genronomo Nyctea estis derivita el la greka kun la signigo "nokto".[3]

    Lineo dekomence priskribis la diferencajn plumarojn de tiu strigo kiel apartaj specioj, en kiuj la masklaj specimenoj tute blankaj de neĝostrigoj estis konsiderataj Strix scandiaca dum la inoj estis konsiderataj kiel Strix nyctea.[3][4] Ĝis ĵuse, la neĝostrigo estis konsiderita keil la nura membro de aparta genro, kiel Nyctea scandiaca, sed studoj pri mtDNA sekvencoj de citokromo b montris, ke ĝi estas proksime parenca al la Gufo en la genro Bubo kaj la specio estas nun konsiderata ene de tiu genro.[5][6] Tamen, kelkaj fakuloj pridubas tiun klasigon, preferante ankoraŭ Nyctea. Ofte fakuloj preferas reteni la apartan genron pro ostologiaj distingoj.[3][7]

     
    La gravuraĵo Snowy Owl, Plato 121 de The Birds of America de John James Audubon. Masklo (supre) kaj ino (malsupre).

    Genetika testado rivelis sufiĉe apartan genetikan konsiston por neĝostrigoj, estante ĉirkaŭ 8% genetike malsamaj de aliaj Bubo-strigoj, eble donante kredindecon al tiuj, kiuj konsideras la specion kiel apartan sub Nyctea.[3][8] Tamen, sufiĉe lastatempa komuna origino en evolucia historio estis ilustrita per kombinaĵo de genetika studo kaj fosilia revizio, kaj estas malmulte, krom ostologio de la tarsometatarso, por tute distingi la neĝostrigon disde aliaj modernaj specioj kiel la gufo (Bubo bubo).[3][9]

    Genetika testado indikis, ke la neĝostrigo eble diverĝis de rilataj specioj antaŭ ĉirkaŭ 4 milionoj da jaroj.[3] Krome, ĝi determinis, ke la vivanta specio genetike plej proksime rilata al la neĝostrigo estas la granda kornostrigo (Bubo virginianus).[3][10]

    Aspekto

    redakti
     
    Tipa ino, en insulo Korkeasaari, ĉe Helsinki (Finnlando)

    Tiu ĉi flavokula blanka birdo estas facile rekonebla pro la koloro kaj rondoforma kapo. Ĝi estas 53–66 cm longa kun enverguro de 125–150 cm. Maskla plenkreskulo povas esti pure blanka, sed inoj kaj junuloj havas kelkajn malhelajn aŭ nigrajn horizontalajn strimakulojn, ĉefe en kapo, dorso kaj ventro. La vizaĝo kaj supra ventro (kiel formo de vo) estas ĉiam blanka. Junuloj estas tre striecaj kaj eĉ hegemonias malhela punkteco. En la blanka vizaĝo kontrastas grandaj okuloj kun flavaj irisoj kaj nigraj pupilo kaj okulringo; ankaŭ la pova beko estas nigra, sed kovrita de blanka plumaro forme de liphararo, kio havigas specifan kaj eĉ humoran aspekton. La densa plumaro, tre plumokovritaj piedoj kaj tiom blanka koloro estas trajtoj per kiuj la neĝostrigo montras sin kiel tre bone adaptita por vivo norde de la Arkta Cirklo.

    La alvokoj de la neĝostrigo estas variaj, sed la alarmalvoko estas bojado, preskaŭ anaseca krek-krek-krek-krek; la ino havas ankaŭ pli mildajn miaŭojn pai-pai-pai-paiprek-prek-prek. La kanto estas profunda ripetita gou. Ili povas ankaŭ klaki siajn bekojn responde al minacoj aŭ ĝenoj. Kvankam ĝi estas nomita klakado, oni supozas, ke tiu sono estas farita reale per klikado de la lango, ne de la beko.

     
    neĝostrigo en parko de Mannheim (Germanio)

    Kutimaro

    redakti

    La neĝostrigo troviĝas tipe en la norda ĉirkaŭpolusa regiono, kie ĝi pasigas sian someron norde de latitudo 60 gradoj. Tamen, ĝi estas specife nomada birdo, kaj ĉar movoj en la kvanto de la loĝantaroj de la eventualaj predatoj povas devigi la specion moviĝi, oni konas, ke la specio reproduktiĝis en pli sudaj latitudoj. Dum la lasta glaciepoko, estis en Centra Eŭropo paleosubspecio de tiu ĉi specio, nome Bubo scandiacus gallicus, sed lastatempe oni ne agnoskas subspeciojn inter la vivanta loĝantaro.

     
    ovoj de Bubo scandiacus - Muzeo de Tuluzo

    Tiu ĉi holarktisa specio de strigoj nestumas surgrunde, kie konstruas truon pinte de amaseto aŭ ŝtono. Oni preferas lokon kun bona videblo, facila aliro al ĉasareoj, kaj manko de neĝo ekzemple inter musko. Oni povas uzi ŝtonetaron kaj abandonitajn nestojn de agloj. Reproduktado okazas en majo, kaj depende de la kvanto de manĝo disponeblas, la ovodemetado povas varii el 5 ĝis 14 ovoj, kiuj estas demetataj po unu, proksimume ĉiun tagon dum kelkaj tagoj. Eloviĝo okazas ĉirkaŭ post kvin semajnoj kaj la pure blankaj idoj estos zorgataj de ambaŭ gepatroj. Kaj la masklo kaj la inoj defendos la neston kaj la idojn el predantoj. Kelkaj restas en la reproduktaj zonoj, dum aliaj migras.

    Tiu strigo, diference de aliaj strigoj, aktivas ĉefe dumtage kaj estas solema. Ĝi ŝvebas malrapide kaj persekutas la predojn. Ĝi gvatas eventualajn predojn ekde malaltaj gvatejoj

    Teritorio

    redakti
     
    En Kanado

    La neĝostrigo vintras sude tra Kanado kaj plej norda Eŭrazio, kun subitaj aperoj okazantaj pli sude en kelkaj jaroj. Estas informoj de vidaĵoj tiom sude kiom ĉe Teksaso, Georgio, la usona ŝtatoj de la Golfo de Meksiko, suda Rusio, norda Ĉinio kaj eĉ Karibio. Inter 1967 kaj 1975, neĝostrigoj reproduktiĝis en la malproksima insulo Fetlar de Ŝetlandaj Insuloj norde de Skotio, Britio, sed nur kelkaj inoj estis vidataj kiel raraj vintraj vizitantoj ĉe la insuloj Ŝetlandoj, Foraj Hebridoj kaj Cairngorms.

    Manĝo

    redakti

    Tiu ĉi pova birdo manĝas ĉefe lemingojn kaj aliajn ronĝulojn, sed foje se ili malabundas, aŭ dum la reprodukta epoko de Monta lagopo, ili povas manĝi junajn montajn lagopojn. Kiel oportunemaj ĉasistoj, ili manĝas ampleksan varion de etaj mamuloj kaj birdoj, sed ili povas profiti pli grandajn predojn, ofte sekvante la spurojn en la neĝo por trovi manĝaĵojn. Idoj bezonas almenaŭ du lemingojn ĉiutage, kaj la tuta familio povas manĝi ĝis 1500 lemingojn antaŭ la sendependiĝo de la junuloj.[11]

    En kulturo

    redakti
    • La strigo de ORLY? estas neĝostrigo.
    • En la filmo de 1994, Dumb and Dumber, Lloyd Christmas (Jim Carrey) akcidente mortigas islandan neĝostrigon per la korko de malfermata botelo.
    • La neĝostrigo estas oficiala birdo de Kebekio.
    • La neĝostrigo estis desegnita en kanada monbileto de 1986. [1].
    • La neĝostrigo nomita "Gamma" estas la maskoto de frataro Phi Gamma Delta.
    • La neĝostrigo estas familia en la populara reta ludo, Kingdom of Loathing.
    • En la serio de Harry Potter de J. K. Rowling, la strigo de Harry, nome Hedwig, estas neĝostrigo. Kvankam ino, Hedwig estas ludata de masklo en la filmoj de Harry Potter, ĉar maskloj estas pli kortuŝe blankaj sen strioj.
    • La nomo ĉe Inuitoj por la neĝostrigo estas "ookpik", "okpik" aŭ "ukpik". Okpik estas aventura programo por Boy Scouts of America. Abe Okpik, Inuvialuit helpis Inuitojn havigi surnomojn.
      • La neĝostrigo estas unu de multaj animaloj uzataj en la ludo de 2002 Impossible Creatures

    Bildaro

    redakti

    Referencoj

    redakti
    1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae: (Laurentii Salvii).
    2. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 179, 349. ISBN 978-1-4081-2501-4.
    3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Potapov, Eugene & Sale, Richard (2013). The Snowy Owl. T&APoyser. ISBN 978-0-7136-8817-7.
    4. Lönnberg, E. (2008). “Olof Rudbeck, Jr., the first Swedish Ornithologist”, Ibis 73 (2), p. 302–307. doi:10.1111/j.1474-919X.1931.tb01519.x. 
    5. Wink, M. & Heidrich, P. (2000). "Molecular systematics of owls (Strigiformes) based on DNA-sequences of the mitochondrial cytochrome b gene", pp. 819–828 en: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.U. eds. (2000). Raptors at Risk. Proceedings of the V World Conference on Birds of Prey and Owls. Midrand, Johannesburg, 4–11 Aŭgusto 1998. WWGBP & Hancock House, Berlin & Blaine, Washington.
    6. Penhallurick, J. M. (2002). "The taxonomy and conservation status of the owls of the world: a review". Ecology and conservation of owls. CSIRO, Collingwood, pp. 343–354.
    7. Ford, N. L. (1967). A systematic study of the owls based on comparative osteology. PhD diss, Univ. of Michigan, Ann Arbor.
    8. (2004) “A new family of satellite DNA sequences as a major component of centromeric heterochromatin in owls (Strigiformes)”, Chromosoma 112 (6), p. 277–287. doi:10.1007/s00412-003-0267-z. 7848355. 
    9. Voous, Karel H.; Cameron, Ad (ilustraciisto) (1988). Owls of the Northern Hemisphere. London, Collins. pp. 209–219. ISBN 978-0-00-219493-8.
    10. (2009) “Molecular Phylogeny of Owls (Strigiformes) Inferred from DNA Sequences of the Mitochondrial Cytochromeband the Nuclear RAG-1 gene”, Ardea 97 (4), p. 581–591. doi:10.5253/078.097.0425. 55406064. 
    11. La neĝostrigo - Bubo scandiacus

    Literaturo

    redakti

    Vidu ankaŭ

    redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti