Mika Yamamoto

japana ĵurnalisto

Mika YAMAMOTO (japane 山本 美香; naskiĝis la 26-an de majo 1967 en Tsuru (d:Q747362), Gubernio Jamanaŝi; mortis la 20-an de aŭgusto 2012 en Alepo, Sirio) estis japana ĵurnalisto.[1]

Mika Yamamoto
Persona informo
山本美香
Naskiĝo 26-an de majo 1967 (1967-05-26)
en Tsuru
Morto 20-an de aŭgusto 2012 (2012-08-20) (45-jaraĝa)
en Halepo
Mortis pro hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Tsuru Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Kazutaka Satō (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
militfotografisto
fotoĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1990– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laboro

redakti

Ŝia patro, Koji Yamamoto, estis iama raportisto por la Asahi Shimbun.[2]

Post diplomiĝo ĉe la Universitato Tsuru (Q205061), Yamamoto komencis labori por la japana gazetaro meze de la 1990-aj jaroj.[3] Dum multaj jaroj, ŝi raportis ĉefe el krizaj zonoj kiel Afganio kaj Irako.[4] Pro sia laboro - precipe en Irako - ŝi ricevis la Memorpremion Vaughn Ueda (Memorpremio Vaughn Ueda por Eksterlandaj Ĵurnalistoj ) de la Nihon Shimbun Kyōkai (Japana Asocio de Gazeteldonistoj kaj Redaktistoj ) en 2003.[5][6]

Yamamoto mortis pro pafvundo, kiun ŝi ricevis, kiam ŝi estis kaptita inter ribelantoj kaj registaraj trupoj dum ŝi laboris kiel ĵurnalistino raportante pri la interna milito en Sirio.

Ŝi estis la unua japana [7] kaj la kvara eksterlanda ĵurnalistino [8] mortigita en la Siria Revolucio, kiu komenciĝis en marto 2011. Ŝi estis la dekkvina ĵurnalistino mortigita en Sirio en 2012.[9]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti