Asahi Shimbun
La Asahi Shimbun (朝日新聞 [asahi ŝimbun]) estas japania taggazeto, eldonata de AK Asahi Shimbun ([asahi ŝimbun], 株式会社 朝日新聞社 [kabuŝiki-gaiŝa asahi ŝimbunŝa])
| Asahi Shimbun | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| taggazeto | |||||
| Komenco | 1879 vd | ||||
| Antaŭe | Osaka Asahi Ŝimbun • Tokyo Asahi Shimbun vd | ||||
| Landoj | Japanio vd | ||||
| Sidejo | Osako | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi estas unu el la kvin tutlandaj taggazetoj en Japanio; la aliaj kvar estas la Yomiuri Shimbun, la Mainichi Shimbun, la Nihon Keizai Shimbun, kaj la Sankei Shimbun. La eldonokvanto en aprilo 2004 estis 8.27 milionoj en ĝia matena eldono, kaj 3.85 milionoj en ĝia vespera eldono. Tamen, kiel ĉe ĉiuj gazetoj, la ĉiutage vendata eldonkvanto kontinue reduktiĝas ekde tiam, ĉar aparte junaj legantoj ne plu tiom aprezas taggazetojn kiel informfonto, aparte ne en papera formo, sed ankaŭ en la interreto estas multaj konkurencaj kaj senkostaj alternativoj al abono aŭ individua po-taga aĉeto de taggazeto.
Konkrete, la eldonkvanto de la matena eldono dum la pasintaj 20 jaroj evoluis jene:
3 391 003 (2024)
4 574 906 (2021)
5 160 355 (2020)
5 954 336 (2018)
6 572 195 (2016)
7 960 000 (2010)
- ▷ 8 270 000 (2004)

