Klareto
Klareto[1] estas speco de vino prilaborita simile al la ruĝa vino, realigante la fermentadon enhavante la ŝelojn, sed kun granda proporcio de blankaj vinberoj, tiel ke oni akiras vinon pli helan. Temas pri trinkaĵo tipa de Navaro, Aragono, Rioĥo, Eŭskio kaj de kelkaj zonoj de la provincoj Sorio, Burgoso, Valadolido kaj Leono.
Dum jaroj, ĉefe en Rioĥo, Hispanio, oni nomis "klaretojn" la ruĝajn vinojn de oldiga produktado, kiuj pro la maljuniĝo perdis parton de sia koloro, pro kio oni klasigis ilin tiel. Nuntempe tio ne okazas. En kelkaj lokoj oni nomas tiel la rozkolorajn vinojn, kvankam tiuj estas produktitaj diferencstile.
En Hispanio, la devennomo Denominación de Origen Cigales, estis historie unu de la regionoj kun produktado de klaretoj tre bonkvalitaj, sed tiu produktado lastatempoe eetis anstataŭita per tiu de ruĝaj kaj rozkoloraj vinoj.