Internacia Organizaĵo por Normigado

internacia normiga organizaĵo

La Internacia Organizaĵo por NormigadoISO, prononcata /ˈaɪsoʊ/ (el la greke ίσος, isos, kiu signifas "egala") estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en 23-an de februaro 1947, kiu produktas interalie tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn (vidu Produktoj de ISO sube por aliaj produktoj). Ĝiaj normoj estas nomataj ISO-normoj. La sidejo de la organizaĵo estas la Centra Oficejo (en la angla Central Secretariat, ISO/CS) en Ĝenevo, Svislando. 162 membraj landoj kunlaboras por normigado. ISO estas unu el la tri tutmondaj organizaĵoj por normigado kune kun la Internacia Elektroteknika Komisiono, kiu okupiĝas pri elektraj aparatoj, kaj la Internacia Telekomunika Unio, kiu okupiĝas pri telekomunikado. Ili ĉiuj troviĝas en Ĝenevo kaj kunlaboras.

Internacia Organizaĵo por Normigado
ruse Международная организация по стандартизации
angle International Organization for Standardization
france Organisation internationale de normalisation
emblemo
normiga organizaĵo
internacia ne-registara organizaĵo
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1947 (ISA 1926)
Antaŭe International Federation of the National Standardizing Associations vd
Geografia situo CH1903: 496613 / 119731 (mapo)46.22106476.09869065Koordinatoj: 46° 13′ 16″ N,  5′ 55″ O; CH1903: 496613 / 119731 (mapo)
Landoj Svislando vd
Sidejo Vernier
Adreso Chemin de Blandonnet 8 CP 401 1214 Vernier (Geneva)Chemin de Blandonnet 8, CP 401 1214 Vernier (Geneva)
ruse Международная организация по стандартизацииangle International Organization for Standardizationfrance Organisation internationale de normalisation (Kantono Ĝenevo)
ruse Международная организация по стандартизации
angle International Organization for Standardization
france Organisation internationale de normalisation
(Kantono Ĝenevo)
DEC
Map
Internacia Organizaĵo por Normigado
Lingvoj

franca, angla, rusa

Filioj ISO/IEC JTC 1 (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Administrado de ISO

redakti
La sistemo de ISO por administrado.

Ekzistas Strategia plano, kiu gvidas la agadon de ISO. Ĝin aprobas la Ĝenerala Asembleo, kiu estas renkontiĝo de ĉefaj oficistoj de ISO kaj delegitoj elektitaj pere de plenaj membroj. Korespondaj kaj abonaj membroj rajtas ĉeesti kaj observi.

Historio

redakti

1906 - Fondo de la IEC (Internacia Elektroteknika Komisiono).

1926 - Fondo de la ISA (Internacia Federacio de Naciaj Normigantaj Asocioj).

1944 - Starigo de la Kunordiga Komitato de Unuiĝintaj Nacioj (UNSCC) kiel provizora solvo dum la Dua Mondmilito.

1946 - Fondo de ISO (Internacia Organizaĵo por Normigado).

Membreco en ISO

redakti
La 159 membroj, nome 110 plenaj membroj 10 abonaj membroj kaj 39 korespondaj membroj.
  •  membroj
  •  korespondaj membroj
  •  abonaj membroj
  •  aliaj lokoj kun ISO 3166-1-kodo ne-membroj de ISO
  • Po unu normiga instanco por unu lando rajtas membriĝi ĉe ISO (ĝenerale la plej grava instanco de la lando). Por nenormigaj organizaĵoj (ekz. la Universala Esperanto-Asocio UEA) ne eblas membriĝi, tamen eblas por ili partopreni la laboron kiel membroj de ISO-komitatoj (vidu sube membreco en ISO-komitatoj). Ekzistas tri malsamaj grupoj de membroj en ISO:

    • Plenaj membroj: Reprezentantoj de landaj normigadaj grupoj. Ili estas la solaj kiuj povas decidi kaj baloti.
    • Korespondaj membroj: Reprezentantoj de landoj kiuj ne havas propran normigadan organizaĵon. Ĉi tiuj povas havi informojn dum la disvolvado de la normo, sed ne povas baloti.
    • Abonaj membroj: Reprezentantoj de landoj kun malgranda ekonomio. Ĉi tiuj nur havas la informon post la balotado, do ili ne povas decidi nek partopreni en la disvolvado.

    Plenaj membroj

    redakti
    LandoNormigada organizaĵoPartopreno en (sub-)komitatoj
    AlĝerioIANOR41
    ArgentinoIRAM328
    ArmenioSARM38
    AŭstralioSA445
    AŭstrioASI519
    AzerbajĝanoAZSTAND9
    BangladeŝoBSTI19
    BaratoBIS606
    BarbadoBNSI29
    BarejnoBSMD10
    BelgioNBN550
    BelorusioBELST161
    BocvanoBOBS28
    Bosnio kaj HercegovinoBAS80
    BraziloABNT328
    BritioBSI717
    BulgarioBDS355
    ĈeĥioUNMZ590
    ĈilioINN103
    ĈinioSAC703
    DanioDS324
    Demokratia Respubliko KongoOCC15
    Ebur-BordoCODINORM50
    EgiptioEOS287
    EkvadoroINEN87
    EstonioEVS75
    EtiopioQSAE119
    FiĝiojFTSQCO10
    FilipinojBPS119
    FinnlandoSFS544
    FrancioAFNOR720
    GanaoGSB27
    GermanioDIN716
    GrekioELOT193
    HispanioAENOR615
    HungarioMSZT479
    IndonezioBSN221
    IrakoCOSQC32
    IranoISIRI352
    IrlandoNSAI268
    IslandoIST148
    IsraeloSII213
    ItalioUNI660
    JamajkoBSJ99
    JapanioJISC676
    JemenoYSMO3
    JordanioJSMO22
    KamerunoANOR31
    KanadoSCC380
    KataroQS27
    KazaĥioKAZMEMST72
    KenjoKEBS198
    KiproCYS66
    KolombioICONTEC140
    KostarikoINTECO27
    KroatioHZN183
    KuboNC201
    KuvajtoKOWSMD6
    LibanoLIBNOR20
    LibioLNCSM36
    LitovioLST59
    LuksemburgoILNAS41
    MakedonioISRM9
    MalajzioDSM255
    MalioMLIDNI10
    MaltoMSA37
    MarokoSNIMA71
    MaŭricioMSB65
    MeksikoDGN131
    MongolioMASM147
    NamibioNSI5
    NederlandoNEN579
    NiĝerioSON31
    Nord-KoreioCSK94
    NorvegioSN342
    Nov-ZelandoSNZ162
    OmanoDGSM22
    PakistanoPSQCA147
    PanamoCOPANIT1
    PeruoINACAL[1]19
    PollandoPKN629
    PortugalioIPQ349
    RumanioASRO697
    RusioGOST R619
    Sauda ArabioSASO151
    SenegaloASN5
    Sent-LucioSLBS5
    SerbioISS469
    SingapuroSPRING SG136
    SirioSASMO18
    SlovakioSUTN440
    SlovenioSIST92
    SrilankoSLSI185
    Sud-AfrikoSABS417
    SudanoSSMO10
    Sud-KoreioKATS704
    SvedioSIS536
    SvislandoSNV521
    TajlandoTISI269
    TanzanioTBS138
    Trinidado kaj TobagoTTBS68
    TunizioINNORPI163
    TurkioTSE356
    UkrainioDSSU311
    Unuiĝintaj Arabaj EmirlandojESMA14
    UrugvajoUNIT47
    UsonoANSI610
    UzbekioUZSTANDARD7
    VjetnamioSTAMEQ72
    ZimbabvoSAZ46

    Korespondaj membroj

    redakti
    LandoNormigada organizaĵoPartopreno en (sub-)komitatoj
    AfganioANSA0
    AlbanioDPS4
    AngoloIANORQ0
    BirmoMSTRD0
    BolivioIBNORCA12
    BrunejoCPRU6
    ButanoSQCA6
    GabonoANTT0
    GambioGAMSFP1
    GvatemaloCOGUANOR0
    GvineoIGNM0
    HonkongoITCHKSAR232
    KartvelioGEOSTM1
    KirgizioKYRGYZST0
    LatvioLVS3
    LesotoLSQAS0
    LiberioLDS0
    MadagaskaroBNM0
    MakaoCPTTM0
    MalavioMBS2
    MaŭritanioDNPQ2
    MoldavioINSM41
    MontenegroISME17
    MozambikoINNOQ0
    NepaloNBSM0
    PalestinoPSI5
    Papuo-Nov-GvineoNISIT1
    ParagvajoINTN0
    Respubliko KongoACONOR0
    RuandoRBS3
    SalvadoroCONACYT15
    SejŝelojSBS0
    SieraleonoSLSB0
    SurinamoSSB0
    SvazilandoSWASA11
    TaĝikioTJKSTN11
    TurkmenioMSST0
    UgandoUNBS21

    Abonaj membroj

    redakti
    LandoNormigada organizaĵoPartopreno en (sub-)komitatoj
    Antigvo-BarbudoABBS0
    BurundoBBN0
    Centr-Afrika RespublikoSNQCA0
    DominikoDBOS0
    EritreoESI0
    GujanoGNBS0
    HonduroDGCI0
    KamboĝoISC0
    LaosoDISM0
    Sankta Vincento kaj la GrenadinojSVGBS0

    Membreco en teknikaj (sub-)komitatoj de ISO

    redakti

    Ĉiuj plenaj membroj kaj korespondaj membroj rajtas membriĝi en ĉiuj ISO-komitatoj. Ekzistas ĉefe kvar tipoj de membreco:

    • Partoprenantaj membroj
    • Observantaj membroj
    • Ĝemelaj membroj
    • Ligilaj membroj

    Partoprenantaj membroj

    redakti

    Partoprenantaj membroj (P-member): tiuj, kiuj intencas aktive partopreni normigan laboron de teknika (sub-)komitato. Ili nepre devas voĉdoni en ĉiuj voĉdonadadoj de la (sub-)komitato. Krome, ili devas nomumi fakspertulojn por kontribui al la laboro. Ili kunlaboras por elverki internaciajn normojn.

    Observantaj membroj

    redakti

    Observantaj membroj (O-member): tiuj, kiuj volas sekvi la verkadon de internacia normo kaj eventuale kontribui al la laboro. Ĉiuj plenaj kaj korespondaj membroj rajtas iĝi observantaj membroj en teknika (sub-)komitato.

    Ĝemelaj membroj

    redakti

    Ĝemelaj membroj (Twinning): Evolulandoj, kiuj petas helpon de plena membro en industrilando.

    Ligilaj membroj

    redakti

    Ligilaj membroj (Liaison member): internaciaj, geografie gravaj aŭ grandaj regionaj organizaĵoj, kiuj intencas partopreni la normigan laboron aŭ esti informataj pri ĝi.

    Produktoj de ISO

    redakti

    Ekzistas kvin ĉefaj produktoj de ISO:

    • Internacia normo
    • Teknika specifikaĵo
    • Teknika raporto
    • Publika specifikaĵo
    • Internacia laborrenkontiĝa akordo

    Internacia normo

    redakti

    Internacia normo (International Standard, IS): Tio estas la plej kutime kaj la plej bone konata tipo de ISO-dokumento. Ekzemplo estus ISO 9001.

    Teknika specifikaĵo

    redakti

    Teknika specifikaĵo (Technical Specification, TS):

    Teknika raporto

    redakti

    Teknika raporto (Technical Report, TR):

    Publika specifikaĵo

    redakti

    Publika specifikaĵo (Publicly Available Specification, PAS):

    Internacia laborrenkontiĝa akordo

    redakti

    Internacia laborrenkontiĝa akordo (International Workshop Agreement, IWA):

    Kreado de normo

    redakti

    Normoj kreiĝas pere de longa procezo. Jenas la diversaj fazoj:

    FazoNomo (Esperante kaj angle)Mallongigo
    00PrafazoPraprojektoPreliminary Work ItemPWI
    10ProponoNova laborproponoNew Proposal (for a work item)NP
    20PreparadoLabora malnetoWorking DraftWD
    30Komitata fazoKomitata malnetoCommittee DraftCD
    40KontroladoMalneto de normoDraft International StandardDIS
    50KonsentoFinfina malneto de normoFinal Draft International StandardFDIS
    60PublikigadoInternacia normoInternational StandardIS
    90RekontroloReview
    95NuligoWithdrawal

    Prafazo

    redakti

    Propono

    redakti

    La ok sekvantaj kategorioj rajtas proponi novan laborproponon:

    • Plena membro (lando)
    • La sekretario de la komitato, en kiu la normo devus publikiĝi
    • Alia komitato
    • Alia subkomitato
    • Organizaĵo en rilato
    • La komisio pri teknika administrado (TMB)
    • Unu el la konsilaj grupoj
    • La Ĝenerala Sekretario

    Preparado

    redakti

    Post akcepto de laborpropono, la teknika (sub/)komitato staras laborgrupon por prepari laboran malneton kaj difinas limdatojn. Kuniĝas spertuloj pri la temo. Plenaj membroj, kiuj promesis aktive partopreni konfirmas sia(j)n teknika(j)n spertulo(j)n kaj pliaj plenaj membroj rajtas proponi spertulo(j)n. Cetere organizaĵoj kun A- aŭ D-rilato (ekzemple UEA) same rajtas nomumi spertulo(j)n dum tiu fazo. Laŭeble oni preparas kaj anglan kaj francan version samtempe, foje oni inkluzivas la rusan lingvon.

    Komitata fazo

    redakti

    Tiu fazo ebligas komentojn de la plenaj membroj kaj observantaj membroj de la (sub/)komitato.

    Kontrolado

    redakti

    Konsento

    redakti

    Publikigado

    redakti

    La Centra Oficejo kontrollegas kaj eventuale korektas erarojn. Ĝi presas kaj disdonas la Internacian Normon. Tiu fazo daŭras du monatoj.

    Rekontrolo

    redakti

    Nuligo

    redakti

    Lingvoj dum laborrenkontiĝoj

    redakti

    La tri oficialaj lingvoj por renkontiĝoj estas la angla, la franca kaj la rusa. Tamen, la landa ISO-membro de Rusio devas disponigi kaj interpreton kaj tradukon al aŭ el la rusa. Eblas pliaj lingvoj. La prezidanto de la (sub/)komitato kaj la sekreteriejo devas zorgi pri la uzo de lingvoj.

    Esperanto

    redakti

    En 1990 Universala Esperanto-Asocio (UEA) ekhavis oficialan kunlaboran statuson en kategorio A kun la Teknika Komitato TC 37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO). La celo de la komitato TC 37 estas krei bazon por la terminologia laboro de la aliaj komitatoj de ISO, kiuj okupiĝas pri normigado en specialaj kampoj de industrio, publika administrado, scienco, ktp. Flanke de UEA la rilatojn kun ĝi prizorgas Terminologia Esperanto-Centro, kiu laste pretigis la Esperanto-eldonon de "Terminologia gvidilo"[2].

    Esperanto en normoj

    redakti

    Esperanto aperas en jenaj normoj

    • ISO 639-1:2002 (duliteraj lingvokodoj)
    • ISO 639-2:1998 (triliteraj lingvokodoj)
    • ISO 639-3:2007 (triliteraj lingvokodoj)

    Iuj normaj serioj

    redakti

    Kelkaj el la normoj ofte uzataj kiel parto de kvalito-rega sistemo estas ISO 9000, ISO 9001, kaj ISO 9002. La normoj pri medio estas en la serio ISO 14000.

    Normigaj instancoj pri diversaj fakoj en diversaj landoj

    redakti

    Vidu ankaŭ

    redakti

    Eksteraj ligiloj

    redakti