Hualjan (ĉine 花蓮市, angle: Hualien) estas universitata urbego, signifa mara haveno kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto (gubernio) en orienta Tajvano.

Hualjan
county-administered city (en) Traduki
urbego
Indigenous Area (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 077  (2025) [+]
Loĝdenso 3 301 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 58′ N, 121° 36′ O (mapo)23.972222222222121.60638888889Koordinatoj: 23° 58′ N, 121° 36′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 29,41 km² (2941 ha) [+]
Hualjan (Tajvano)
Hualjan (Tajvano)
DEC
Situo de Hualjan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hualien City [+]
vdr
Urbodomo de Hualjan

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Hualjan situas ĉe la orienta marbordo laŭ la Pacifiko.

Historio

redakti

Tiu loko estis nomita "Kiraj" (奇萊) ĝis la frua dudeka jarcento. La hispanoj konstruis minojn por oro en 1622, sed permanenta loĝloko komenciĝis nur en 1851, ĉar du mil kamparanoj alvenis. Dum dominado de japanoj la loknomo estis ŝanĝita al Karen (花蓮港), ankaŭ japanaj kolonianoj alvenis. La vilaĝo estis establita en 1910, la haveno post jardeko. Tamen en la posta periodo la japanoj rezignis pri evoluo de vilaĝo-haveno pro la malbonaj cirkonstancoj. Post la 2-a mondmilito en 1946 Kuomintango deklaris la loknomon al la nuna nomo, samtempe ĝi iĝis distrikta ĉefurbo. En 1951 sismo preskaŭ detruis la urbeton. En la 1970-aj jaroj la fiŝkaptista haveno iĝis grava internacia marhaveno por la komercaj ŝipoj.

La 3-an de aprilo 2024, grava tertremo okazis proksime de Hualjan [1].

Gubernia domo

Ekonomio

redakti

La japanoj koloniistoj produktis rizon, sukerkanon kaj juton. En la 21-a jarcento ĉefas komerco kaj turismo.

Edukado

redakti

Hualjan havas 3 universitatojn, 12 gimnaziojn, 4 mezlernejojn kaj 16 bazlernejojn.

Klimato

redakti

Taitung havas humidan subtropikan klimaton kaj iomete tropikan pluvarbaran klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 23,4 °C (somere 25-32 °C, vintre 15-22 °C). Neniam frostas. La jara precipitaĵo estas 2177 mm averaĝe. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte.

Trafiko

redakti

En Hualjan troviĝas trajna kaj busa stacidomoj, flughaveno, mara haveno kaj 2 provincaj ĉefvojoj helpas la trafikon.

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Galerio

redakti
Larĝa panoramo en Hualjan
Larĝa panoramo en Hualjan

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti