Elementa lernejo
unuagrada lernejo de kutime 4, foje 6 jaroj
(Alidirektita el Bazlernejo)
Elementa lernejo estas la unua lernejo (deviga en kelkaj landoj) por 6-jaraj infanoj, kie ili lernas legi, skribi, kalkuli kaj ekscias unuajn informojn pri historio kaj geografio.
| Elementa lernejo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| eduka nivelo speco de eduka institucio | |||||
| lernejo • eduka institucio | |||||
| Antaŭe | infanĝardeno vd | ||||
| Poste | mezlernejo vd | ||||
| |||||

En kelkaj landoj oni komprenas sub la nocio "elementa" nur la unuajn kvar klasojn (ĝis la 10-a jaro de infano), en aliaj landoj 8 aŭ 9 klasojn (ĝis la 15-a jaro). En tiuj landoj, kies elementaj lernejoj havas nur kvar klasojn, la klasojn 5 ĝis 9 kovras la diversaj tipoj de mezlernejoj. En la superaj klasoj de la elementa respektive meza lernejo oni instruas fundamentojn de unuopaj sciencoj: matematiko, fiziko, kemio, zoologio, botaniko, mineralogio, astronomio.

