La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:
Kara Trezoro Huang Yinbao,
Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.
Dankon ankoraŭfoje por via granda subteno kadre de tiu ĉi iniciato.
S. Magalage
Per ĉi tiu Gazetara Komuniko la Estraro de UEA esprimas siajn dankojn al:
La Estraro petas ĉies daŭrajn kontribuojn por varbi novajn partoprenantojn.
UEA refoje alvokas, ke ĉiu ankoraŭ nerespondinta esperantisto plenigu la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo:
https://en.unesco.org/
(mallonge: http://bit.ly/enketounesko2021
Ĉiuj Esperanto-organizaĵoj, grupoj kaj kluboj bonvenas denove dissendi en siajn novajn anoncojn por instigi aliajn esperantistojn partopreni. La enketado daŭros almenaŭ ĝis la mezo de junio.
UEA alvokas respondi al enketo pri bitlibroj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1292 (2026-04-17)
Konferenco “Unesko kaj Esperanto: 70 jaroj da kunlaboro por lingvaj homaj rajtoj” okazos en Montevideo omaĝe al la 70-jariĝo de la 1-a rezolucio de Unesko pri Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1193 (2024-10-27)
Alparolo de UEA dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en novembro 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1142 (2023-11-19)
Invito respondi enketilon pri la Esperanto-movado kaj UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1125 (2023-09-08)
Verku por la revuo Monato kaj ricevu abonon al la revuo kaj TEJO-membriĝon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1039 (2022-06-04)