Abstract
Ĉi tiu artikolo esploras dekomence esploras la perceptojn, kiujn nigrulinoj havas pri sia
rilato kun haroj, beleco kaj emancipiĝo, surbaze de bibliografiaj informoj, kies ĉefaj
esploraj fontoj estis la nigraj feminismaj verkistinoj kaj gespecialistoj pri la temo en la
jarcento XXI, kun malsamaj opinioj. Ni havas kiel bazon la teorian recenzon disvolvitan
por la serĉo de komprenado pri la malkonstruado de normaligita kaj enradikiĝinta
senkoloniigeca beleco, okazanta en iuj specifaj etnoj, kiuj ĝis tiam ne havis parol-lokon
pri malrespekto de sia propra beleco. La neado pri la beleco antaŭ aliaj grupoj kaj la
malatento al ilia memestimo estas diskutataj de nigrulinoj nuntempe danke al iuj agadoj:
la propra fortiĝo ene de nigrulaj komunumoj, interhelpadoj kontraŭ malbonaj
politikistoj kaj devigemaj sistemoj, ktp. Certe la rompo (kun la blankulaj reguloj
kontraŭ la estetiko de nigrulinoj) alportis novan manieron observi la propran korpon al
la nigrulinoj, estiganta politikan diskurson, kiu plifortiĝas. Estas do alvoko al virinoj
partopreni politikajn agojn, kaj tiamaniere ili rompas la socie truditan reĝimon de
beleco.