|
| | | « Mi favoras pli fortan mortpunon. » | | « I'm for a stronger death penalty. » |
|
|
| | | « Kiam ni parolas pri milito, ni vere parolas pri paco. » | | « When we talk about war, we're really talking about peace. » |
|
|
| | | « Nu, en mia laborkampo oni devas konstante ripeti ion denove kaj denove kaj denove por ke la vero interniĝu, por kvazaŭ katapulti la propagandon. » | | « See, in my line of work you got to keep repeating things over and over and over again for the truth to sink in, to kind of catapult the propaganda. » |
|
|
| | | « [pri reago de la prezidanto George W. Bush al la terorismaj atakoj en 2001] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ teologiaj terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “bono kaj malbono”. Li eĉ uzis la Lenin-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la ekscitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj. » | | — Zbigniew Brzeziński, La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004] |
|
|
| | | « [pri la Iraka milito] Humoro en la Blanka Domo estis triumfa. La entuziasmiĝinta prezidanto George W. Bush demandis guberniestron de la okupita Irako: “Ĉu vi deziras fari la samon en Irano?” » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| | | « Preskaŭ ne ekzistis kialoj atendi fortajn historiajn agojn de la nova prezidanto. En lia antaŭbalota kampanjo eksterpolitikaj aferoj ne estis serioze atentataj. Kelkaj publikaj deklaroj, draste diferencaj de tiuj de liaj antaŭuloj, montris mankon de scioj pri la bazaj aferoj de la internacia politiko. » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| | | « Al la ĉefaj konsilistoj de George W. Bush pri interna politiko eventoj de la 11-a de septembro donis eblecon pretendi je alta politika pozicio. Altiginte la krimon ĝis nivleo de alegoria militdeklaro, ili donis al la prezidanto statuson de ĉefkomandanto de milita tempo, ricevinta vastigitajn rajtojn de la plenuma povo. Disvastigante timon kaj paranojon, kaj apelaciante al furioza patriotismo de la publiko, ili esperis ricevi politikajn profitojn kaj rezultoj de la baloto en 2004 konfirmis tion. Do la senfina milito kontraŭ teroro iĝis ilo de interna politiko kaj fakte ĝi iĝis la ekstera politiko. » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| | | « Poste en diversaj deklaroj George W. Bush konfirmis ke por li la 11-a de septembro iĝis alvoko preni sur sin specialan mision, persona malblindiĝo, proksima al dia destino. » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| | | « Iraka milito en ĉiuj siaj aspektoj transformiĝis je plago — kaj en tio kiel estis farita la decido pri ĝia komenco, kaj en tio kiun eksteran subtenon ĝi ricevis kaj kiel ĝi okazis. Ĝi jam atestis la prezidentan oficon de George W. Bush kiel historian malsukceson. » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| | | « ...George W. Bush estis homo de la ago, uzinta timojn aperintajn en la lando por militi kontraŭ la fortoj de malbono, kiun li mem difinis. » | | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|