Ŝuldo
Ŝuldo estas aĵo, kiun debitoro (prunteprenanto, ŝuldanto) devas redoni al kreditoro (pruntedonanto, ŝuldato). Ŝuldo povas esti mono aŭ varo - esence io ajn valorhava.
| Ŝuldo | ||
|---|---|---|
| jura koncepto | ||
| obligacio | ||
Specioj de ŝuldo
redaktiEkzistas diversaj specioj de ŝuldo (ekz. hipoteko, ŝuldatesto, obligacio). Kutima aĵo estas prunti grandan sumon de mono (por ekz. por aĉeti domon aŭ aŭton) kaj iom post iom amortizi ŝuldon (redoni ĝin al kreditoro) kaj kune pagi interezon. Ŝuldo povas pligrandiĝi, se debitoro ne amortizas ĝin.
Senriskaj ŝuldoj
redaktiPrunto al stabilaj financaj institucioj (ekz. grandegaj entreprenoj aŭ ŝtato) estas ofte nomata kiel senriska, ĉar la risko ke la ŝuldo ne estos redonata estas tiom malgranda, ke eblas trakti ĝin kiel nula.
Nuligo de ŝuldo
redaktiSe debitoro bankrotas, tre ofte ŝuldo estas nuligita (okaze, ke debitoro jam ne havas iujn posedaĵon kaj ne povas pagi liajn ŝuldojn).
Efektoj de ŝuldo
redaktiPor entreprenoj kaj mastrumaĵoj ŝuldo signifas ebleco fari ion (aĉeti, investi, ...), kion ili ne povas fari sen mono.
Argumentoj kontraŭ ŝuldo
redaktiEkzistaj multnombraj argumentoj kontraŭ ŝuldoj sur persona, familia, socia kaj ŝtata nivelo. Ekonomika kritiko konverĝas al edukado de malegaleco. Religia kritiko konverĝas al etikaj aĵoj rilataj al ŝuldo.
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj (25) proverboj pri ŝuldo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras. ” 
„ Eminenta ŝuldanto, malbona paganto. ” 
„ Larmoj ŝuldon ne pagas. ”
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23 .

