Yoro
Yoro estas urbo kaj municipo de la centramerika ŝtato Honduro. Ĝi estas la administra centro de samnoma departemento Yoro, unu el la 18 departementoj de Honduro, troviĝante iom norde de la geografia centro de la lando. Laŭ la stato de la censo 2013 en la municipo vivis 86 665 loĝantoj (en la urbo el tio ĉirkaŭ kvarono) sur areo de 2 264 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 loĝantoj/km². Laŭ projekcio de 2023 temis pri 27 460 loĝantoj nur en la centra urbo Yoro.[1]
| Yoro | |||
|---|---|---|---|
| urbego municipo de Honduro | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Departemento | departemento Yoro | ||
| Kodo laŭ ISO 3166 | HN-YO | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 86 665 (2013) [+] | ||
| Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 15° 8′ N, 87° 7′ U (mapo)15.137913888889-87.12495Koordinatoj: 15° 8′ N, 87° 7′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 660 m [+] | ||
| Areo | 2264 km² ( 226 400 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC−06:00 [+] | ||
| |||
Historio
redaktiŜajnas, ke la originala nomo de la setlejo estis Hacienda del Oro ("bieno de oro"); poste, en 1774, la urbo nomiĝis Santa Cruz de Yoro ("sankta kruco de Yoro"), poste Villa de Santiago de Yoro ("urbeto sankta Jakobo de Yoro") kaj nun simple Yoro. Ekde 1825, la setlejo estas la sidejo de la departemento Yoro.
Loĝantaro
redaktiYoro estas centro de indiĝena etno nomata Tolupan, kies setlejoj situas ĉefe en ĉi tiu municipo kaj en la aliaj proksimaj municipoj.
Religio
redaktiYoro estas la sidejo de la katolika diocezo Yoro, do estas hejmo de katolika episkopo.


