Wolfram Diestel

germana esperantisto

Wolfram DIESTEL (naskiĝis la  16-an de januaro 1969, do nun 57-jara) estas germana esperantisto kaj informadikisto. Li en la 1990-aj jaroj plurajn jarojn estis engaĝita gvidanto de junulara Esperanto-grupo en Lepsiko kaj de la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo en Saksio. Krome li kunlaboris en la GEJ-komisiono pri internaciaj rilatoj, aparte pri intensa kunlaboro inter Germana kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularoj, kaj plurjare gvidis somerajn porjunularajn Esperanto-kursojn en Prago.[1] Li estis tradukinto de la porinfana libro La senĉesa rakonto de Michael Ende, estas kunorganizanto de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj, kaj teknika aŭtoro de la Reta Vortaro.

Wolfram Diestel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1969 (1969-01-16) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo programisto
informadikisto
esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Referencoj

redakti
  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 13