Winx Club

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Winx Club (esperante Klubo Vinks) estas itala animacia televidserio, produktita de Rainbow S.r.l. kaj poste ankaŭ de Nickelodeon, kreita kaj reĝisorita de Iginio Straffi ekde 2004.[1][2][3] La sukceso de la serio rezultigis internacian franĉizon de ludiloj, libroj, vestaĵoj, videoludoj, DVD-oj, kinofilmoj kaj Netflix-an adaptaĵon kun realaj aktoroj, kiu daŭris du sezonojn.[4]

Winx Club
animacia televida serio
Ankaŭ konata kiel Klubo Vinks
Originala titolo Winx Club
Originala lingvo itala lingvo, angla lingvo
Origina lando Italio Italio
Ĝenro magio, aventuro, fantasto
Kreita de Iginio Straffi
Reĝisoro Iginio Straffi
Voĉoj de Letizia Ciampa
Perla Liberatori
Ilaria Latini
Gemma Donati
Domitilla D'Amico
Laura Lenghi
Debora Magnaghi
Muziko de Angelo Poggi • Giovanni Cera • Fabrizio Castania • Peter Zizzo
Amplekso
Sezonoj 8
Epizodoj 208
Elsendo
Origina televidreto Italio RAI Due
Bilda formato NTSC (4:3)
HDTV 1080i (16:9)
Elsendita la 28-an de Januaro 2004 – nuntempe
Statuso Aktiva
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Winx estas la nomo de klubo konsistanta el inaj adoleskantoj, kiuj ankaŭ estas feinoj. La rakonto (krom la kvara sezono, kiu okazas en planedo Tero) disvolviĝas en la magia mondo Magix, loĝata de feinoj, sorĉistinoj, magiistoj, monstroj kaj homoj, kaj montras la klasikan lukton inter bono kaj malbono. En 2022, Iginio Straffi anoncis rekomencan serion, kiu fine estos elsendata ekde septembro 2025.[5][6]

Historio

redakti

La serio estis unue elsendita en Italio la 28-an de januaro 2004, en la televidkanalo Rai Due, kaj elstaras pro la fakto, ke ĝi estis la unua itala animacia serio vendita al Usono. En malmulte da tempo la serio estis elsendita tutmonde, akirante grandan sukceson inter la juna publiko.[7] La sukceso pligrandiĝis kaj, dum la jaroj pasis, Winx Club gajnis multajn pliajn ŝatantojn.[8]

Oni komencis produkti la unuan epizodon de la serio en la jaro 1999, sub la nomo «Magic Bloom». Unue, Iginio Straffi elpensis la intrigon de la programo por ke ĝi daŭru nur tri sezonojn.[9] Li elektis daŭrigi la rakonton en 2009 per unu plia sezono, la kvara. Tiutempe, la populareco de Winx Club allogis la usonan kompanion Viacom, posedanto de Nickelodeon. Viacom aĉetis 30 elcentojn de la animacistudio Rainbow SpA, kaj Nickelodeon iĝis kun-produktanto de la serio.[10][11]

Intrigo

redakti

Bloom, adoleska ino, loĝas en Tero kun siaj gepatroj, en urbo Gardenia. Unutage, ŝi iris al parko kun sia nova biciklo (donacita okaze de ŝia 16-a naskiĝtago) kaj tie ŝi kaŝe spektas batalon inter granda trolo kaj Stella, princino de la planedo Solaria kaj feino de la suno kaj la luno. Bloom etendis la manon kaj el ĝi eliĝis energiondo, kiu helpis venki la monstrojn. Stella sciigas Bloom-on, ke ili ambaŭ estas feinoj, kaj ke Bloom devus akompani ŝin al Alfea, akademio por feinoj.

Tie, Bloom ekkonas Flora-on, Musa-on, kaj Tecna-on, kiuj estas feinoj de floroj, muziko kaj teĥnologio, respektive. Ili kvinope devos lukti kontraŭ malbono, reprezentata de sorĉistintriopo, la Trix-oj. En la dua sezono aliĝas unu plia feino al la klubo, Aisha, princino de la planedo Andros. En la kvara sezono aliĝas Roxy, feino de bestoj, tamen post tiu sezono ŝiaj aperoj estas fojfojaj.

Sezonoj

redakti
Sezono Nombro de epizodoj Elsendodato
Komenciĝo Fino
1 26 28 Jan. 2004 26 Mar. 2004
2 26 19 Apr. 2005 14 Jul. 2005
3 26 29 Jan. 2007 28 Mar. 2007
4 26 15 Apr. 2009 13 Nov. 2009
Televidfilmoj 1 27 Jun. 2011 27 Jun. 2011
5 26 16 Okt. 2012 24 Apr. 2013
6 26 6 Jan. 2014 4 Aŭg. 2014
7 26 21 Sep. 2015 3 Okt. 2015
8 26 9 Apr. 2019 17 Sep. 2019

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti