Windeck
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
Windeck [VINdek] estas komunumo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Sieg kaj krome grupiĝas en la administra distriktaro Kolonjo. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 19 555 loĝantojn sur areo de 107,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 180 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la komunumoj Waldbröl kaj Morsbach de la distrikto Oberberg de Nordrejn-Vestfalio norde, kun la distrikto Altenkirchen de la najbara federacia lando sude, kaj okcidente ankoraŭ limas je Eitorf kaj Ruppichteroth en la sama distrikto.
| Windeck | ||||||
|
| ||||||
| neurba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
| Distriktaro | distriktaro Kolonjo | |||||
| Distrikto | distrikto Rhein-Sieg | |||||
| Urborajtoj | – | |||||
| Telefona antaŭkodo | 02292 | |||||
| Poŝtkodo | 51570 | |||||
| Aŭtomobila kodo | SU | |||||
| Oficiala Municipokodo | 05382076 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Jürgen Funke | |||||
| Partio de komunumestro | SPD | |||||
| Adreso de la administrejo | Rathausstr. 12 Windeck-Rosbach | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 19555 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 50° 48′ N, 7° 34′ O (mapo)50.87.5666666666667Koordinatoj: 50° 48′ N, 7° 34′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 143 m | |||||
| Areo | 107,26 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://gemeinde-windeck.de/ | |||||
La rivero Sieg trapasas la teritorion.
Konataj lokuloj
redakti- Anton Elter (1858-1925), filologo
Eksteraj ligiloj
redakti
la katolika katedralo Siegtaldom, dediĉita al la sankta Laŭrenco de Romo, en la komunuma parto Dattenfeld


