Willi Forst
aŭstra aktoro, kantisto kaj reĝisoro (1903-1980)
Willi Forst (naskiĝinta la 7-an de aprilo 1903 en Vieno; mortinta la 11-an de aŭgusto 1980 samurbe; vere Wilhelm Anton Frohs) estis aŭstra aktoro, scenaristo, reĝisoro, produktisto kaj kantisto. Kiel aktoro li estis publikofavorato, kiel reĝisoro unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la muzikaj-komediaj vienfilmoj de la 1930-aj jaroj. Multaj sondiskoj ekestis interalie de ĉarmaj vienaj kanzonoj por la diskeldonejo Odeon de la Carl Lindström AG ekde meze de la 1930-aj jaroj. En 1933 li verkis kiel reĝisoro kaj scenaristo sian unuan filmon Leise flehen meine Lieder, kiu fariĝis granda sukceso.
| Willi Forst | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Wilhelm Anton Frohs |
| Naskiĝo | 7-an de aprilo 1903 en Vieno, Aŭstrio-Hungario |
| Morto | 11-an de aŭgusto 1980 (77-jaraĝa) en Vieno, |
| Mortokialo | kancero |
| Tombo | Neustifter Friedhof (en) |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro filmaktoro scenaristo kantisto filmproduktoro |

