Vilmos Fuchs [vilmoŝ fuhs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuchs Vilmos estis hungara geologo, inĝeniero, apotekisto, korespondanta membro de Aŭstria Scienca Akademio (1848).

Vilmos Fuchs
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1802 (1802-08-01)
en Levoča
Morto 28-an de januaro 1853 (1853-01-28) (50-jaraĝa)
en Beogrado
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Johann Samuel Fuchs (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Albert Fuchs (mul) Traduki kaj Frigyes Fuchs Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo geologo
ĥemiisto
mininĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vilmos Fuchs [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1802 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1853 en Beogrado.

Biografio

redakti

Vilmos Fuchs frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Lemberg. En 1819 li eklaboris en apoteko en Lőcse. Li akiris farmacian-kemian diplomon en Vieno en 1829, poste inĝenieran diplomon pri minado kaj metalurgio en Selmecbánya en 1834. Post siaj studoj li havis postenon en diversaj minejoj, fine li estis ĉefkonsilisto en Selmecbánya. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la ministerio, eĉ li establis uzinon pri pulvoj, tial post falo de la revolucio li devis rifuĝi. Ekde 1851 li gvidis la minadon en Serbio.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Ueber den Einfluss der Gestalt des Terrains auf die Resultate barometrischer und trigonometrischer Höhenmessung… (1843)
  • Beiträge zur Lehre von Erzlagerstätten… (1846)
  • Einige Bemerkungen über die Lagerungsverhältnisse der Venetianer Alpen (1851)
  • serba leĝo pri minado

Fontoj

redakti