Orfo, do artikola orfoorfa artikolo, en Vikipedio estas paĝo, kiu tute ne aŭ preskaŭ ne estas ligita [1] de iu alia artikolo, do mankas internaj ligiloj de iuj aliaj paĝo al ĝi (tio rapide kontroleblas per klako de la vortoj "Ligiloj ĉi tien" maldekstre).

Problemo de orfeco

redakti

La orfaj paĝoj ne estas facile alireblaj: malmultaj personoj legas ilin kaj, sinsekve, ofte ili restas ĝermoj. Pro tio utilas ĉiam malorfigi la paĝojn, enmetante ligilojn al ili en aliaj rilataj paĝoj. Kaj ankaŭ la interlingva vikipedia projekto regule juĝas la diverslingvajn branĉojn laŭ tio, kiom da orfaj paĝoj estas en tiu branĉo, do la fakto iom post iom forigi la orfajn artikolojn estas indiko pri la kvalito de la esperantlingva projekto. Se vi trovas orfan paĝon, bonvolu preferinde malorfigi ĝin, aŭ almenaŭ enmeti ŝablonon {{Orfa}} supre en la paĝo. Tiu ŝablono kategoriigos la paĝon en la kategorio pri orfaj artikoloj, nun prezentiĝas 372 artikoloj ene de ĝi. Male, se vi trovas paĝon kiu havas la ŝablonon kaj ne estas orfa, simple formetu la ŝablonon. Orfeco de paĝo estas problemo, tamen aldono de la ŝablono far alia uzanto ne estu komprenata kiel akuzo.

Aldona koncepto de "orfaj paĝaroj"

redakti

Krom la orfaj paĝoj estas la "orfaj paĝaroj", aroj de paĝoj kiuj estas inter ili ligataj sed ne al la restanta parto de la enciklopedio. Antaŭe disponeblis ĝisdatigita listo de orfaj paĝaroj "toolserver.org/~lvova/cgi-bin/go.sh?language=eo&interface=eo&listby=lists", sed tiu servo ne plu funkcias. Sed gravas ke almenaŭ de ie en vikipedia paĝo eblas trovi ĉiun paĝon, do gravas ke paĝo ne estu entute orfa paĝo - la problemo de "orfaj paĝaroj" do estas signife malpli grava ol tiu pri "orfaj paĝoj".

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. "Ne ligita" en tiu senco signifas ke nul paĝoj ligas al ĝi de alia paĝo, kompreneble, "preskaŭ ne ligita" signifas ke nur ĝis 4 aŭ 5 artikoloj, aldone iuj diskutpaĝoj aŭ teknikaj listoj kiel kronologiaj listoj pri jaroj aŭ jaraj tagoj ligas al ĝi. La difino kio estas "preskaŭ ne ligita" malsamas laŭ diverslingvaj vikipediaj projektoj, en grandaj projektoj eblas pli facile ligi, sed ankaŭ laŭ temaroj nur en la esperantlingva projekto estas temoj pli facile legeblaj kaj aliaj temoj pli malfacile - tial 2 ligiĝoj el normalaj artikoloj por iuj temoj povas esti granda atingaĵo, dum por aliaj 10 ligiĝoj povas sentiĝi malmulte.

Vidu ankaŭ

redakti