Vejnan

departemento-ranga urbo en Ŝenŝio, Ĉinio

Vejnan, per simpligita ĉina skribo 渭南, per pinjino Wèinán estas milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Ŝenŝjio en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo laŭvorte signifanta "sude de la rivero Vej" priskribas la lokon de la urbo, kiuj plejparte troviĝas sude de la rivero Vej, kvankam la plimulto de ĝia metropola areo fakte kuŝas sur la norda flanko de la rivero.

Vejnan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 714000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 688 744  (2020) [+]
Loĝdenso 360 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 30′ N, 109° 28′ O (mapo)34.49962109.46838Koordinatoj: 34° 30′ N, 109° 28′ O (mapo) [+]
Areo 13030,56 km² (1 303 056 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Vejnan (Ĉinio)
Vejnan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Vejnan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Weinan [+]
vdr
Urba panoramo en Vejnan

Demografio

redakti

En 2020 en la prefektujnivela urbo vivis 4 688 744 homoj.

Geografio

redakti
 
Ponto tra Flava Rivero

La kuntirita urbego situas sur ebenaĵo laŭ flankorivero Vej, kiu fluas al la Flava Rivero. Areo de la prefektujnivela milionurbo estas 13.031 km² kaj havas 12 administraciajn dividojn. Provinca sidejo Ŝjiano troviĝas 60, ĉefurbo Pekino 856, Ŝanhajo 1175 km laŭ [1].

Historio

redakti
 
Pordego

La areo havas longan historion. En 668 antaŭ Kristo jam menciita urbeto (aŭ distrikto) ekzistis. Vejnan ricevis sian nomon en la jaro 360. 10 imperiestroj estis entombigitaj dum la historio. En la mateno de la 23-a de januaro 1556 la plej mortiga tertremo mortigis proksimume 830 mil homojn.

Ekonomio

redakti

La prefektujnivelala areo estas plejparte agrikultura (legomoj, pomoj, piroj, granatoj), eventuale li industrio prilaboras la nutraĵojn, krome ekzistas sunenergia produkto kaj loĝistiko.

La eduko estas kompleta de la infanĝardeno ĝis la universitato, dum la plej altnivela eduko okazas en universitato kaj 3 altlernejoj.

Trafiko

redakti
 
Stacidomo

Vejnan estas ligita tre bone per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, sed flughaveno ne estas. En la urbocentro aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Kvin pontoj ligas la nordan kaj sudan partojn de la areo ĉe la rivero Vej kaj ekzistas ankaŭ tri pontoj, kiuj faras ligojn ĉe la Flava Rivero.

Klimato

redakti

La klimato estas kontinenta laŭ klimata klasifiko de Köppen. La averaĝa temperaturo estas 14 °C kaj varias dum la jaro inter 9-21 °C. Jare pluvas averaĝe 539 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, sed inter julio-septembro pli ofte pluvas, inter decembro-februaro apenaŭ estas precipitaĵo.

Bildoj pri Vejnan
 
Oficejo
 
Aŭtobusa stacidomo
 
Muzeo
 
Hotelo
 
Maŭzoleo
 
Konfucea templo
 
Pagodo


Vidindaĵoj

redakti
  • preĝejoj, kelkaj el ili historiaj monumentoj estas
  • maŭzoleo
  • loka muzeo

Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans