Vagaduguo

Vagaduguo[1] (mosie Ouagadougou, [ˈwɔɣədəɣʊ], france Ouagadougou [wa.ɡa.du.ɡu]) estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" [ŭaga].
| Vagaduguo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbego loĝloko administra teritoria unuo de lando | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 10010 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Armand Béouindé | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 453 496 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 11 188 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 12° 22′ N, 1° 32′ U (mapo)12.368611111111-1.5275Koordinatoj: 12° 22′ N, 1° 32′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 305 m [+] | ||||
| Areo | 219,3 km² (21 930 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||

Laŭ la stato de 2019 en la urbo vivis 2 453 496 loĝantoj.
Situo
redaktiVagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
Historio
redaktiKelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
Industrio
redaktiLa plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.
Trafiko
redaktiEn la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Vagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.
Klimato
redaktiEn Vagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.
Vidindaĵoj
redakti- botanika ĝardeno
- muzeo pri muziko
- moskeo
- Katedralo Senmakula Koncipiĝo
Ĝemelurboj
redakti
Kebekurbo en Kanado
Liono en Francio
Grenoble en Francio
Bordozo en Francio
San Miniato en Italio
Torino en Italio
Kumasi en Ganao
Briton Ferry en Unuiĝinta Reĝlando
Leuze-en-Hainaut en Belgio
Kuvajturbo en Kuvajto
Tajpeo en Tajvano
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Vidu NPIV, paĝo 1207




