Odiseo
Odiseo[1][2] – helene Όδυσσεύς, latine Ulisses – estas la nomo de la ĉefrolulo de la eposo "Odiseado", fare de Homero. En la eposo gravaj pliaj familianoj de Odiseo estas lia edzino Penelopo kaj lia filo Telemaĥo, unu el fakte multaj infanoj de Odeseo, sed tiu ĉi filo en la rakonto havas ŝlosilan rolon.
| Odiseo | |
|---|---|
| rolulo de helena mitologio | |
| Verko | Iliado Odiseado Madness of Odysseus |
| Rolita de | François Papineau |
| Informoj | |
| Sekso | vira |
| Patro | Laerto |
| Patrino | Antiklejo |
| Gefratoj | Ktimene |
| Edzo/Edzino | Penelopo |
| Kunulo | Kalipso • Circo • Euippe • Callidice • Polymele • Hals |
| Infanoj | Telemaĥo • Agrius • Leontophron • Leontophonus • Nausinous • Nausithous • Telegonus • Cassiphone • Latino • Poliporthes • Ardeas • Polypoetes • Anteias • Arcesilaos • Auson • Leontophron |
Laŭ la Odiseado, (Greke: Odusseias), Odiseo dum la renkonto kun Polifemo prezentis sin kiel Udejs, "Neniu" (la sonsimileco inter la vortoj kutime malaperas en tradukoj); la latina vorto por "neniu" estas Nemo, kiel Jules Verne nomis la kapitanon en Dudek mil leŭgoj sub la maro.
"Uliso" estas ankaŭ la fama kaj polemika libro de irlanda verkisto James Joyce. Unue ĝi estis tiel revolucia kaj ŝokanta ke oni bruligis tiujn eldonojn en Novjorko kaj malpermesis enprenadon de ili al Anglujo. Uliso estas hodiaŭ fama kiel granda verko de monda literaturo- laŭ multuloj la plej granda. Ĝi estas miniaturo de unu tago de homo, Leopoldo Bloom. Ĝi estas ankaŭ karikaturo de Uliso de Homero.
Referencoj
redakti- ↑ kapvorto Odiseo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 755.
- ↑ Same en Reta Vortaro: vidu la keston sube dekstre de la paĝo.

