Ukraina Stelo
La revuo Ukraina Stelo en unua periodo aperis en Kolomeo en la jaroj 1913-14 kaj 1922-30; redaktisto en tiu unua periodo estis Orest Kuzma. Darija-Eva Jurkiv en la stalinisma epoko de Sovetunio zorgeme kaŝis la historian heredaĵon de la originaj presaĵoj el tiu periodo, timante konfiskon kaj sekvan detruon de la materialo fare de la KGB.
| Ukraina Stelo | ||
titolpaĝo de la numero aprilo 1923, grafike novigita ĉar en originalo tropaliĝinta
| ||
| revuo | ||
|---|---|---|
| Speco | kultura revuo | |
| Periodeco | monata | |
|
| ||
| Lando | Aŭstrio-Hungario, Pollando | |
| Urbo | Kolomeo | |
| Publikigisto | Orest Kuzma en Kolomeo | |
| Ĉefredaktisto | en la unua periodo Orest Kuzma en Kolomeo en la jaroj 1913-14 kaj 1922-30, poste vidu tekste | |
| Establodato | 1913 | |
| Fondinto(j) | Orest Kuzma vd | |
|
| ||
Ĝi estis renovigita en 1991 en Ternopilo, kiam redaktis ĝin Volodimir Pacjurko, direktoro estis Viktor Pajuk kaj desegnistoj la fratoj Lukaŝidoj. Estis preparitaj 11 numeroj, el kiuj 10 aperis en tipografio. Tiam ĝi jam aperis sub la aŭspicio de la ĵus fondita Ukrainia Esperanto-Asocio.
Ankoraŭfoje renovigis ĝin en Drohobiĉo redaktoro-fotisto Vasil Stanoviĉ: en la Esperanto-eldonejo Bona Koro aperis du jaraj plenkoloraj almanakoj en 1994 kaj 1995.
Celo de la revuo ekde la fondiĝo estis ne nur diskonigi la kulturon de la internacia lingvo Esperanto en Aŭstrio-Hungario kaj en la ukrainlingva parto de Polujo (de 1920), sed aparte en la komencaj jaroj ankaŭ diskonigi la kulturon de la ukraina lingvo inter eksterlandaj esperantistoj. La suba citaĵo el la enkonduka artikolo de la unua numero de la gazeto, la eldono de januaro 1913, reflektas tion.
La 12-an kaj 13-an de oktobro 2013 en la urbo Kolomeo okazis sciencpraktika konferenco, dediĉita al la 100-jariĝo de la revuo.[1]
|
2024 - nova nuntempa renovigo: trimonatan revuon redaktas Ihor Glagolevskij kaj Viktor Pajuk.
