Turdoj
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun turto. |
Turdo[1],[2] (latine Turdus) estas genro de paseroformaj birdoj el la familio de turdedoj. Tiuj birdoj estas mezgrandaj, kun longa vosto, larĝa, fortika beko iom kurba. Ili estas ĉefe insektivoraj aŭ ĉiomanĝantaj. Kelkaj specioj tre bele kantas[1].
Nigra turdo, plenkreska masklo
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
|
105 specioj, vidu tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĉar tiu genro estas la tipa genro de la familio, la vorto “turdo” ankaŭ estas uzata por nomi la speciojn de la parencaj genroj el turdedoj. Tamen, la veraj turdoj respondas nur à la genro Turdus.
Tipaj reprezentantoj estas la kantoturdo (Turdus philomelos), la nigra turdo (Turdus merula), la griza turdo (Turdus pilaris), la rubandoturdo (Turdus torquatus) kaj la Argilkolora turdo (Turdus grayi).
Tiu genro havas tutmondan distribuadon, kun specioj en Ameriko, Eŭropo, Azio, Afriko kaj Aŭstralio. Kelkaj specioj koloniigis kelkajn oceaniajn insulojn, kaj du specioj estis enportitaj en Novzelando. Kelkaj specioj estas migrantaj.
Dum kelkaj specioj estis forigitaj el la genro Turdus, la du malgrandaj turdoj, iam apartigitaj en la genro Platycichla de multaj fakuloj, estas kutime lokataj nuntempe en tiu ĉi genro denove.
Taksonomio
redaktiLaŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Turdidae - turdedoj
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdus mupinensis Laubmann, AL, 1920 - ĉinia turdo: Orienta Azio
- Turdus simensis (Rüppell, WPES, 1837) - etiopia turdo: Korno de Afriko
- Turdus litsitsirupa (Smith, A, 1836) - grunda turdo: Afriko
- Turdus viscivorus Linnaeus, C, 1758 - viska turdo: Eŭropo kaj Azio
- Turdus philomelos Brehm, CL, 1831 - kanta turdo: Eŭropo, Afriko kaj Mezoriento
- Turdus pelios Bonaparte, CLJL, 1850 - afrika turdo: Afriko
- Turdus olivaceofuscus Hartlaub, KJG, 1852 - saotomea turdo: Sao-Tomeo
- Turdus xanthorhynchus Salvadori, AT, 1901 - principea turdo: Principeo
- Turdus abyssinicus Gmelin, JF, 1789 - abisenia turdo: Afriko
- Turdus roehli Reichenow, A, 1905 - usambara turdo: nordeosta Tanzanio
- Turdus helleri (Mearns, EA, 1913) - taita turdo: Kenjo
- Turdus ludoviciae (Lort Phillips, EE, 1895) - somalia turdo: Somalio
- Turdus tephronotus Cabanis, JL, 1878 - nudokula turdo: Afriko
- Turdus smithi Bonaparte, CLJL, 1850 - karua turdo: suda Afriko
- Turdus olivaceus Linnaeus, C, 1766 - oliveca turdo: Afriko
- Turdus bewsheri Newton, E, 1877 - komora turdo: Komoroj
- Turdus libonyana (Smith, A, 1836) - kuriĉana turdo: Afriko
- Turdus turdoides (Hartert, EJO, 1896) - nigrabrova turdo: Sulaveso
- Turdus mandarinus Bonaparte, CLJL, 1850 - mandarena turdo: Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio
- Turdus menachensis Ogilvie-Grant, WR, 1913 - jemena turdo: Mezoriento
- Turdus iliacus Linnaeus, C, 1758 - ruĝaksela turdo: Eŭropo kaj Azio
- Turdus merula Linnaeus, C, 1758 - nigra turdo: Eŭropo, Afriko, Azio kaj Oceanio
- Turdus kessleri (Przevalski, NM, 1876) - blankdorsa turdo: Azio
- Turdus maximus (Seebohm, H, 1881) - tibeta turdo: Azio
- Turdus pilaris Linnaeus, C, 1758 - griza turdo: Eŭropo kaj Azio
- Turdus albocinctus Royle, JF, 1840 - blankakola turdo: Himalajo
- Turdus rubrocanus Gray, JE; Gray, GR, 1847 - kaŝtana turdo: Azio
- Turdus torquatus Linnaeus, C, 1758 - kolringa turdo: Eŭropo, Nord-Afriko kaj Mezoriento
- Turdus ruficollis Pallas, PS, 1776 - ruĝgorĝa turdo: Azio
- Turdus atrogularis Jarocki, F, 1819 - nigragorĝa turdo: Azio
- Turdus naumanni Temminck, CJ, 1820 - stepa turdo: Azio
- Turdus eunomus Temminck, CJ, 1831 - rufaflugila turdo: Norda Azio
- Turdus niveiceps (Hellmayr, CE, 1919) - tajvana turdo: Tajvano
- Turdus boulboul (Latham, J, 1790) - grizflugila turdo: Azio
- Turdus simillimus Jerdon, TC, 1839 - hindia turdo: Barato kaj Srilanko
- Turdus cardis Temminck, CJ, 1831 - japania turdo: Orienta Azio
- Turdus hortulorum Sclater, PL, 1863 - grizdorsa turdo: Orienta Azio
- Turdus unicolor Tickell, SR, 1833 - unukolora turdo: Himalajo
- Turdus dissimilis Blyth, E, 1847 - nigrabrusta turdo: Suda Azio
- Turdus celaenops Stejneger, LH, 1887 - izua turdo: Japanio
- Turdus chrysolaus Temminck, CJ, 1832 - brunkapa turdo: Orienta Azio
- Turdus obscurus Gmelin, JF, 1789 - brova turdo: Azio
- Turdus pallidus Gmelin, JF, 1789 - pala turdo: Orienta Azio
- Turdus feae (Salvadori, AT, 1887) - grizflanka turdo: Azio
- Turdus mindorensis Ogilvie-Grant, WR, 1896 - mindora turdo: Filipinoj
- Turdus thomassoni (Seebohm, H, 1894) - luzona turdo: Filipinoj
- Turdus nigrorum Ogilvie-Grant, WR, 1896 - mindanaa turdo: Filipinoj
- Turdus erythropleurus Sharpe, RB, 1887 - kristnaskinsula turdo: Kristnaskinsulo
- Turdus schlegelii Sclater, PL, 1861 - valacea turdo: Sud-Orienta Azio
- Turdus javanicus Horsfield, T, 1821 - java turdo: Sud-Orienta Azio
- Turdus deningeri Stresemann, EFT, 1912 - moluka turdo: Indonezio
- Turdus papuensis (De Vis, CW, 1890) - papua turdo: Nov-Gvineo
- Turdus heinrothi Rothschild, LW; Hartert, EJO, 1924 - bismarka turdo: Oceanio
- Turdus bougainvillei Mayr, E, 1941 - bugenvila turdo: Oceanio
- Turdus kulambangrae Mayr, E, 1941 - salomona turdo: Oceanio
- Turdus vanikorensis Quoy, JRC; Gaimard, JP, 1832 - vanuatua turdo: Oceanio
- Turdus pritzbueri Layard, EL, 1878 - blankakapa turdo: Oceanio
- Turdus xanthopus Forster, JR, 1844 - novkaledonia turdo: Oceanio
- Turdus poliocephalus Latham, J, 1801 - tasmanimara turdo: Oceanio
- Turdus samoensis Tristram, HB, 1879 - samoa turdo: Oceanio
- Turdus ruficeps (Ramsay, EP, 1875) - fiĝia turdo: Oceanio
- Turdus aurantius Gmelin, JF, 1789 - blankmentona turdo: Antiloj
- Turdus ravidus (Cory, CB, 1886) - grandkajmana turdo: Antiloj
- Turdus ardosiaceus Vieillot, LJP, 1822 - ruĝbeka turdo: Antiloj
- Turdus plumbeus Linnaeus, C, 1758 - ruĝkrura turdo: Antiloj
- Turdus rufitorques Hartlaub, KJG, 1844 - rufkola turdo: Centrameriko
- Turdus migratorius Linnaeus, C, 1766 - migra turdo: Nordameriko
- Turdus infuscatus (de Lafresnaye, NFAA, 1844) - malhela turdo: Meksiko kaj Centrameriko
- Turdus nigrescens Cabanis, JL, 1861 - fulga turdo: Centrameriko
- Turdus plebejus Cabanis, JL, 1861 - monta turdo: Meksiko kaj Centrameriko
- Turdus jamaicensis Gmelin, JF, 1789 - blankokula turdo: Antiloj
- Turdus swalesi (Wetmore, A, 1927) - hispaniola turdo: Antiloj
- Turdus lherminieri de Lafresnaye, NFAA, 1844 - antila turdo: Antiloj
- Turdus leucops Taczanowski, W, 1877 - palokula turdo: Sudameriko
- Turdus fulviventris Sclater, PL, 1858 - kaŝtanventra turdo: Sudameriko
- Turdus reevei Lawrence, GN, 1869 - plumbodorsa turdo: Sudameriko
- Turdus nigriceps Cabanis, JL, 1874 - ardeza turdo: Sudameriko
- Turdus chiguanco d'Orbigny, ACVMD; de Lafresnaye, NFAA, 1837 - ĉigvanko-turdo: Sudameriko
- Turdus serranus Tschudi, JJ, 1844 - glacea turdo: Sudameriko
- Turdus fuscater d'Orbigny, ACVMD; de Lafresnaye, NFAA, 1837 - giganta turdo: Sudameriko
- Turdus olivater (de Lafresnaye, NFAA, 1848) - nigrakapuĉa turdo: Sudameriko
- Turdus subalaris (Seebohm, H, 1887) - brazila turdo: Sudameriko
- Turdus falcklandii Quoy, JRC; Gaimard, JP, 1824 - aŭstrala turdo: Sudameriko
- Turdus eremita (Gould, J, 1855) - tristana turdo: insularo Tristan da Cunha
- Turdus amaurochalinus Cabanis, JL, 1851 - kremventra turdo: Sudameriko
- Turdus arthuri (Chubb, C, 1914) - kampina turdo: Sudameriko
- Turdus maranonicus Taczanowski, W, 1880 - maranjona turdo: Sudameriko
- Turdus ignobilis Sclater, PL, 1858 - nigrabeka turdo: Sudameriko
- Turdus flavipes Vieillot, LJP, 1818 - flavkrura turdo: Sudameriko
- Turdus albicollis Vieillot, LJP, 1818 - blankakoluma turdo: Sudameriko kaj Antiloj
- Turdus obsoletus Lawrence, GN, 1862 - blanksubpuga turdo: Centrameriko kaj Sudameriko
- Turdus daguae Berlepsch, HHCL, 1897 - dagva turdo: Sudameriko
- Turdus murinus Salvin, O, 1885 - tepuja turdo: Sudameriko
- Turdus lawrencii Coues, E, 1880 - amazonia turdo: Sudameriko
- Turdus assimilis Cabanis, JL, 1851 - blankagorĝa turdo: Norda kaj Centrameriko
- Turdus rufopalliatus de Lafresnaye, NFAA, 1840 - rufdorsa turdo: Meksiko
- Turdus leucomelas Vieillot, LJP, 1818 - palbrusta turdo: Sudameriko
- Turdus hauxwelli Lawrence, GN, 1869 - haŭksvela turdo: Sudameriko
- Turdus fumigatus Lichtenstein, MHC, 1823 - kakaa turdo: Sudameriko kaj Antiloj
- Turdus rufiventris Vieillot, LJP, 1818 - rufaventra turdo: Sudameriko
- Turdus nudigenis de Lafresnaye, NFAA, 1848 - okulvitra turdo: Sudameriko kaj Antiloj
- Turdus haplochrous Todd, WEC, 1931 - bolivia turdo: Bolivio
- Turdus sanchezorum O'Neill, JP; Lane, DF; Naka, LN, 2011 - varzea turdo: Sudameriko
- Turdus maculirostris Berlepsch, HHCL; Taczanowski, W, 1884 - ekvadora turdo: Sudameriko
- Turdus grayi Bonaparte, CLJL, 1838 - bruna turdo: Ameriko
- Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
- Turdidae - turdedoj
Aspekto
redaktiLa turdoj (Turdus spp.) estas arbarbirdoj nigraj aŭ brunaj ruĝecaj, flavecaj aŭ verdecaj, pli helaj ĉe ventre, kun makuloj aŭ punktoj malhelaj en brusto kaj flankoj. Ties muzika kanto fluteca, ripeteca kaj trileca estas karaktera. Ĉe kelkaj specioj kiel Turdus merula ĉiu individuo havas distingajn kantojn laŭ tio esprimebla. Ili lernas diferencajn kantojn, imitante bruojn aŭ trilojn de aliaj hejmaj aŭ sovaĝaj specioj (kardeloj, kanabak kardeloj, kokoj, aŭstraliaj psitakedoj...) kaj ŝajne tion faras nur pro la propra plezuro kanti.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Filmetoj de turdoj ĉe Interreta Birdokolekto


