Tokantinso
subŝtato de Brazilo
(Alidirektita el Tocantins)
| Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato de Brazilo. Por rivero rigardu la paĝon Tocantins (rivero). |

Tocantins [tokantins'], jen portugale aŭ diskuteble Tokantinso[2] (portugale Tocantins) estas subŝtato en la nordo de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas Palmas. Ĝia nomo deriviĝas de samnoma rivero Tocantins.
| Tokantinso | |
|---|---|
| portugale Tocantins | |
| Flago de Tokantinso | Blazono de Tokantinso |
| federacia unuo de Brazilo | |
| Himno: Himno de Tokantinso | |
| Nomo de la loĝanto: tocantinense | |
| Situo | |
| - Regiono | norda |
| - Limnajbaroj | Gojaso, Mato-Groso, Parao, Maranjo, Piaŭio kaj Bahio |
| - Mezoregionoj | 2 |
| - Mikroregionoj | 8 |
| - Municipoj | 139 |
| Ĉefurbo | Palmas |
| Registaro | Nuntempa |
| - Ŝtatestr(in)o | Mauro Carlesse () (ekde 22-a de marto 2018) |
| Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
| - Ŝtatestr(in)o | Marcelo Miranda (PMDB) |
| - Vicŝtatestr(in)o | Claúdia Lelis (verda) |
| - Federaciaj deputitoj | 8 |
| - Ŝtataj deputitoj | 34 |
| Areo | |
| - Entute | 278 420,7 km² (10º)[1] |
| Loĝantaro | 2017 |
| - proksimume | 1 550 194 loĝ. (º) |
| - Loĝdenso | 6 loĝ./km² (º) |
| Ekonomio | 2019 |
| - MEP | R$ 17 240 milionoj (42º) |
| - MEP po kapo | R$ 12 461 (715º) |
| Sociaj indikiloj | 2010 |
| - IHD | 0,699 (14º) – meza |
| - Vivdaŭro | 71,6 jaroj (16º) |
| - Analfabetismo | 11,88% (17º) |
| Horzono | UTC-3 |
| Klimato | tropike seka kaj tropike humida Aw, Am |
| Mallongigo | BR-TO |
| Retejo | http://portal.to.gov.br |
Laŭ la stato de 2017 en la subŝtato vivis 1 550 194 loĝantoj sur areo de 278 420,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². Limnajbaroj estas Parao, Maranjo, Piaŭio, Bahio, Gojaso kaj Mato-Groso.
En 1988 ĝi pro federacia decido disiĝis de la ŝtato Gojaso.
En tiu subŝtato situas la plej granda riverinsulo de la mondo, Ilha do Bananal (Bananara Insulo).
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
- ↑ Se esperantigi, la formo Tokantinso estus natura propono. Sed ĝis nun ne estas ajna ekstervikipedia referenco por tiu esperantigo: nek PIV nek Reta Vortaro, eĉ ne la vasta literatura kaj gazetara serĉilo tekstaro.com trovas la vorton, kaj ankaŭ la ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, areojn kaj riverojn, sed nomas la subŝtaton kaj samnoman riveron nur nacilingve Tocantins en la du mapoj sur paĝaro 36 de tuta Sudameriko kaj paĝaro 37 de pli detala norda Sudameriko
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine (portugale)


