Tiro (urbo)
Tiro (araba: الصور - as-súr, fenica: 𐤑𐤓 - Ṣūr, latina: Tyrus, akada: curru, hebrea: צוֹר - cur, malnovgreka:Τύρος -Týros) estas antikva fenicia marborda urbo en la sudo de Libano je la Mediteraneo. La novepoka urbo senĉese nomiĝas Sur. La nomo de tiu ĉi urbo signifas Roko, ĉar la urbo originale estis konstruita sur roko.
| Tiro | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo antikva urbo (–nekonata valoro) urbego Libana vilaĝo urboŝtato | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 160 000 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 32 000 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo)33.26666666666735.2Koordinatoj: 33° 16′ N, 35° 12′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 10 m [+] | ||||
| Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
La novepoka Tiro havas 117 000 loĝantojn (en 2003), situas ĉe bordoj de la Mediteraneo, 80 km sude de Bejruto. Ĝi estas hodiaŭ la kvara plej loĝata urbo de Libano, post Bejruto,Tripolo, Sidono kaj Baalbek.
La ĉefa ekonomia sektoro estas la turismo. Tion helpas, ke la antikvaj partoj de la urbo en 1984 ricevis la titolon "monda heredaĵo de Unesko".
Tiro havis oran epokon en la antikvo, kiam ĝi estis la plej grava urboŝtato de Fenicio, grava faktoro de la Mediteraneo. Laŭ la legendoj tie naskiĝis Eŭropa kaj Dido. Ĝiaj ŝipveturistoj fondis en 814 a.K. Kartagon.
Historio
redaktiLa urbo estis fondita en 2750 a.K.
La egipta periodo daŭris de 1700 ĝis 1200 a.K.
Na nov-Asiria periodo daŭris de 868 ĝis 612 a.K.
La nov-Babilona periodo (612 ĝis 539 a.K.)
La persa periodo (539 ĝis 332 a.K.)
Helenismo: Aleksandro la Granda kaj la regnoj de Diadoĥoj (332 ĝis 126 a.K.)
La sendependa periodo (126 ĝis 64 a.K.)
La Romia regado (64 a.K. ĝis 395 p.K.)
La Bizanca regado (395 ĝis 640)
redaktiLa frua islama regado (638 ĝis 1124): Tiro fariĝis kultura centro de la araba mondo, produktante multajn famajn akademiulojn kaj artistojn[1]. Kun la disvastiĝo de Islamo tra la jarcentoj, la araba lingvo fariĝis la ĉefa administra lingvo, anstataŭigante la grekan post ĉirkaŭ jarmilo[2].
Krucmilita regado (1124 ĝis 1291)
redaktiLa araboj estis konkeritaj de la kristanoj post la Unua Krucmilito, ĝi estis sub krucmilita regado de 1124 ĝis 1291. Ĝi estis unu el la plej gravaj urboj de la Jerusalema Reĝlando. Tiro estis la unua el la libanaj urboj kiu adoptis kristanismon kaj fariĝis la sidejo de ĉefepiskopejo kiu inkluzivis 14 episkopejojn.
Mameluka regado (1291 ĝis 1516)
redaktiEn 1291, Tiro estis rekonkerita de la Mamluka Sultanlando.
Otomana Imperio (1516 ĝis 1918)
redaktiEkde la unua duono de la 16-a jarcento, la urbo apartenis al la Otomana Imperio. Sub la regado de la Turkoj, ĝi perdis sian gravecon
Araba Regno de Sirio kontraŭ Franc-Brita OETA (1918 ĝis 1920)
redaktiPost kiam la ŝarifa armeo konkeris Levantenion en 1918 kun brita subteno, sekvante la araban ribelon kontraŭ la otomana regado, kiu komenciĝis du jarojn antaŭe, Tiro estis deklarite parto de la araba regno Sirio.
Franca Mandato de Granda Libano (1920 ĝis 1943)
redaktiLa 1-an de septembro 1920, la francaj koloniaj regantoj proklamis la novan ŝtaton Granda Libano kiel mandatan teritorion sub la kuratoreco de la Ligo de Nacioj — reprezentita de la Tria Respubliko de Francio.
Libana Respubliko (ekde 1943)
redaktiPost la parlamentaj elektoj de aŭgusto 1943, la nova libana registaro unupartie malfondis la francan mandaton en novembro de tiu jaro kaj deklaris la sendependecon de la Libana Respubliko poste tiun monaton.
La Nakba de 1948 kaj ĝiaj konsekvencoj
redaktiDum la fuĝo de Galileo al suda Libano fine de1948. Kiam la Ŝtato Israelo estis proklamita la 14-an de majo 1948, kaj la Palestina Milito komenciĝis, Tiro estis rekte trafita: kiel rezulto de la amasa fuĝo kaj elpelo de palestinanoj (Nakba), miloj da ili venis al Tiro.
Libana Enlanda Milito (1975 ĝis 1990)
redaktiRilato kun Israelo
redaktiRezulte de la milito en Irano en 2026, Tiro, situanta sude de la elfluejo de la rivero Litani, kuŝas en la limzono kaj estas ĉiam pli kontrolata de la israela militistaro.

Ekonomio
redaktiTiro estis precipe konata pro sia produktado de valora purpura tinkturfarbo, la tiria purpuro. La tinkturfarbo estis uzata de multaj kulturoj kiel reĝa aŭ nobla koloro , ekzemple en la Romia Imperio.
La tagon post la detruiga eksplodo de la 5-a de aŭgusto 2020 kiu plejparte detruis la havenon de Bejruto, la centra registaro anoncis sian decidon evoluigi la havenon de Tiro kune kun la haveno de Tripolo[4]. [ 283 ]
Naturrezervejo
redaktiFine de februaro 2021, la naftoverŝo kiu antaŭe poluis la marbordon inter Aŝkelon kaj Roŝ HaNikr per gudro, ankaŭ atingis la Marbordan Naturrezervejon de Tiro.
Kulturo
redaktiGhazi Kahwaji estis la unua scenografo de Libano kaj dum pli ol tri jardekoj la arta ĝenerala direktoro por la fratoj Rahbani kaj Fairuz. En ĉi tiu elstara pozicio, li kampanjis kontraŭ sektismo kaj religia fundamentismo. Inter 2008 kaj 2010, li publikigis sian satiran trilogion Kahwajiyat pri socia maljusteco en la araba mondo[5].
Referencoj
redakti- ↑ (en) Ŝablono:Literatur
- ↑ (en) Ministerio pri Kulturo/Ĝenerala Direktoraro pri Antikvaĵoj (red.) : Vizito al la Muzeo. La mallonga gvidlibro de la Nacia Muzeo de Bejruto, Libano. Bejruto 2008, ISBN 978-9953-0-0038-1
- ↑ (en) Robert Fisk: Pity the Nation: Lebanon at War. Oxford University Press, Oxford 2001, ISBN 0-19-280130-9,
- ↑ (en) Tony Akleh, Beirut port: irreplaceable importance in the middle of Lebanon's geography. En: Arabian Business. la 6-an de aŭgusto 2020. Alirdato: la 5-an de februaro 2021.
- ↑ (de) Aladdin Sarhan: Intervjuo kun la libana artisto Ghazi Kahwaji: Pluraj vojoj kondukas al Dio . En: Qantara.de, la 29-an de majo 2013 , alirita la 3-an de februaro 2021



