Tigulio

Tigulio estas la plej orienta parto de la Metropola Urbo Ĝenovo (eksa provinco de Ĝenovo) en Ligurio. Ĝia teritorio etendiĝas inter la Golfo Paradizo kaj la valo Bisanjo okcidente, la Trebbia valo kaj la valo de Aveto norde, la Vara valo kaj la La Specja Riviero oriente, kaj inkludas la marbordajn komunumojn Portofino, Santa Margherita Ligure, Rapallo, Zoagli, Chiavari, Lavagna, Sestri Levante kaj Moneglia kaj la komunumojn de la valoj Fontanabuona, Sturla, Graveglia kaj Petronio.
| Tigulio | |
| itale: Tigullio | |
| parto de itala regiono | |
Istmo de la Golfeto de la Silento en Sestri Levante | |
| Deveno de nomo: de la antaŭromia liguria tribo "tigulia" | |
| Lando | Italio |
|---|---|
| Regiono | Ligurio |
| Retpaĝo: riviera-di-levante | |
Laŭ loĝantaro la ĉefaj urboj estas Rapallo (29 796 loĝantoj), kaj Chiavari (27 494 loĝantoj).
Geografio
redaktiLa Golfo de Tigullio, estas malgranda golfo ĉe la orienta riviero de la Ĝenova Golfo, en la Ligura Maro. Ĝi etendiĝas de Portofino ĝis Punta Manara. La Golfo inkludas la maran parkon de Portofino.
Historio
redaktiLa liguroj vivis ĉi tie jam antaŭ 2800 jarojn; ili frue komencis utiligi platojn de la loka ardeza ŝtono por tegoli iliajn simplajn ŝirmejojn, kaj pro tio ili iĝis konataj kiel Tegolataj, (Tegulata, kiu poste iĝis Tegulia, kaj fine Tigullia); tio okazis unue ĉe la nuna Sestri Levante, (Segesta Tigulliorum, en la latina); je la fino la nomo Tigullio etendiĝis al la nuna teritorio inter Portofino ĝis Punta Manara, kaj ĝia landinterno.
Esperanto en Tigulio
redaktiEn Tigulio estas aktiva kultura asocio aliĝinta al la Itala Esperantista Federacio, la Grupo Esperanto-Tigulio (GET).
La grupo kunigas esperantistojn el pluraj urbetoj de la teritorio nomata Tigullio (elp. Tiguljo), kun la celo disvastigi en la teritorio la konon kaj la utiligon de la lingvo Esperanto.
La sidejo de la grupo estas en Chiavari.
Sano
redaktiKadre de la reorganizado de la san-servoj fare de Regiono Ligurio, ankaŭ en Tigulio estas establitaj la tiel nomataj "Domoj de la Komunumo" (Case della Comunità); tiuj ĉi strukturoj celas liveri relative simplaj, aŭ ne tro kompleksaj sanservoj; tie bazaj kuracistoj, kune kun specialistoj kaj flegistoj kunlaboras por daŭre sekvi la paciencojn. La "Domoj de la Komunumo" utiligas la strukturojn jam ekzistantajn (malsanulejojn), kaj ankaŭ la samaj san-laboristoj, sed kun la helpo de la bazaj kuracistoj de la teritorio.
Tiuj strukturoj troviĝas en la malsanulejoj de:
- Chiavari, strato Ghio 9 -
- Rapallo, strato San Pietro 8
- Sestri Levante, strato Terzi 37
Disigitaj en la teritorio estas ankaŭ la sekvaj malgrandaj Punti salute (San-punktoj) en la sekvaj lokoj:
- Ne, strato Moro 88 -
- Cicagna, strato Pian Mercato 15
- Santo Stefano, placo del Popolo 1
- Rezzoaglio, strato Provinciale 47
- Casarza, strato Annuti 40
- Moneglia, strato Botto 16
- Varese Ligure, strato Piave 15
- Portofino, ĉe la urbodomo
- Zoagli, ĉe RSA Conte Canevaro - sang-eltirservo
- Santa Margherita, flegist-servo h 8-12
Eksteraj ligiloj
redakti- http://esperantotigullio.altervista.org/ Arkivigite je 2023-04-14 per la retarkivo Wayback Machine