Teurgio
En la ŝafaron de la tuteco ne falas la teurgiuloj (en Ĥaldeaj Orakoloj fragmento 153.)
La teurgio (el la antikva greka: θεουργία teurgía ) estis religia ekzercaro praktikita precipe en la greka antikveco antaŭkristana.
Teurgia aktiveco en antikvaj tempoj
redaktiLa teurgio konsistas en la elvoko de la diaĵo pere de telestiko (τελεστική), nome per ritoj taŭgaj al enŝoviĝo de la dio en estaĵon tute senaniman kiel statuon, aŭ pere de ekstazigaj teknikoj celantaj igi enkarnita, dum determinita tempo, la diaĵon en homa estulo,(δοχεὑς). En tiu lasta kazo la teurgia praktiko malsamis el tiu de la orakoloj ĉar la diaĵo elvokita ne eniris la korpon de la dokéŭs (δοχεὑς) preskaŭ aŭtomate sed nur ĉar elvokata de la teurgiulo tiucele ŝarĝiginta (κλήτωρ, klétor).
La teurgion oni aktivadis pere de ritaj operacioj, ceremoniformaj – gestoj nedireblaj faritaj precizege kaj solene – utiligantaj simbolojn, vortformulojn aŭ aliaĵoj, kiu analogisence pensigitaj taŭgas altiri la diaĵon deziratan.
La simboloj, la gestoj kaj la uzita lingvo ne devus esti kompreneblaj kaj nenimaniere koneblaj laŭ ilia vera senco. La nomo mem de la diaĵoj estis elvokataj per barbaraj lingvoj, antikvaj aŭ ĉiukaze nekonataj ĉe komisiantoj. La efiko de la rito dependis de la suspendo de la homa racieco por konsenti la aktivadon de la superaj psikaj elementoj kiuj en tiu kazo estis pretaj ricevi la energion dian aŭ dajmonan.
La religia teurgia praktiko estas resumita en la verko – Ĥaldeaj Orakoloj - atribuita al la filozofo novplatona de la 2-a jarcento, Juliano la Teurgiulo [1]. Ankaŭ se la teurgiaj praktikoj estas certe pli antikvaj ol la epoko de Juliano la Teurgiulo, la Ĥaldeaj orakoloj reprezentas la unuan verkon skribe nin atingintan pri tiu temo. En tiuj tekstoj la teurgio distingiĝas el teologio ĉar, malsame ol la dua, la unua ne limiĝas al la diskuto pri la prerogativoj de la Dia sed preferas indiki la ritojn kaj la praktikojn pro ĝin kapti.
La termino “teurgio” elstaris por signifi "agi kiel Diaĵo", helpi la homojn transformi sian staton al la dia pere de la helpo de la mistika unuiĝo.
La teurgio havis rimarkindan influon sur novplatonismo. Tiel ankaŭ la novplatona romia imperiestro de la 4-a jarcento Flavio Klaudio Juliano, antaŭ ol surmeti la imperian purpuron kaj informite de Eŭzebio el Mindo pri la teurgia praktikata en Ateno de Maksimo el Efezo, kvazaŭ ofendiĝinta respondis: “vi povas kuŝi sur viaj libroj, mi scias kien iri ". Fakte Juliano translokiĝis ĉe Maksimo el Efezo kaj estis inicita al la Eleŭzisaj Misteroj. Por sia studoj Juliano petis ke sia amiko Prisko sendu ekzempleron de la komentario de la novplatonisma filozofo kaj teurgiulo Jambliko pri Juliano la Teurgiulo. Tiurilate li komentis ke mem estas avida pri la filozofio de Jambliko kaj ke nenio en la mondo povus kompare flanken stari kun tiu teurgiulo.
Fama teurgiulo en antikva epoko estis ankaŭ la novplatonisma filozofo Proklo.
Teurgio en Mezepoko
redaktiLa praktiko de la teurgio ŝajnis malaperi kuntekste kun la fermigo de la filozofioj kaj teologioj nekristanaj okazinta en 529 p.K. kun la enleliĝo de Codex Iustinianus (justinians kodo), promulgita de la kristana imperiestro Justiniano, kiu malpermesis iujn ajn la instruon pri filozofioj kaj religiajn praktikojn nekristanajn.[2]
En la kristana mezepoko tiuj praktikoj estis “demonigitaj” kaj konsideritaj missorĉaj kaj kontraŭreligiaj, ĉar la alveno de kristanismo implicis de ĉiuj paganaj dioj estis “demonoj” kiuj siavice estis konsideritaj maskoj de la Diabloj aŭ anĝeloj falintaj kune kun a Lucifero. La teurgia praktiko estis nomata ars goetia, lokucio grekdevena signifanta sorĉarto kaj Nigra magio, al kiu kontraumeti la liturgiajn sakramentojn konsideritaj, eventuale, la nova kaj vera teurgio pere de kiu Dio sanktigas la korojn kaj la universon. Patroj de la Eklezio kaj apologiistoj vidis en teurgio volon posedi Dion kaj lin igi dependantan de la homaj intencoj, kio kompromisas la absolutan transcendon de la kristana Dio.
En la moderna mondo
redaktiLa teurgio, post jarcentoj de dekadenco havis mallongan revivigon dum la 19-a jarcento, kun ĝia utiligo flanke de esoteraj grupoj kiuj la Ordo Templi Orientis, la Hermetika Ordeno de la Ora Tagiĝo, la Teozofia societo. Ĉi-kaze teurgio, pli/malpli purigita, nutris iun kristana esoterismon.[3] En la lasta jarcento, krome, tiu okcenta teurgio havis sian naturan evoluon en la novpaganaj religioj, kiel ekzemple en la Viko (kun la rito de la Protektopreĝo)[4] kaj Druidismo.
Fakuloj emas trovi diferencojn, spite de iuj koincidoj, inter Taŭmaturgio kaj teurgio: la unua interesiĝas pri la mirakloj, ekzemple, dum la dua preferas tion alestigi.
Notoj
redakti- ↑ La patreco de tiu verko estas diskutata. ViduEnciclopedia filosofica, vol. 8. Milano, Bompiani, 2006, pag.8167.
- ↑ En tiu leĝa malpermeso Justiniano imitis sian antaŭulon Julianon kiu per edikto malpermesis kristanismon! Jam oni forgesis Konstatenon Pontifex Maksimus por ĉiuj religioj
- ↑ ^ Self-Initiation into the Golden Dawn tradition: Chic and Tabatha Cicero, Chapter 1;The Tree of Life: an Illustrated Study in Magic By: Israel Regardie, Revised by Chic and Sandra Tabatha Cicero.
- ↑ Margot Adler, Drawing Down the Moon: Witches, Druids, Goddess-Worshippers, and Other Pagans in America Today, Viking 1979
Bibliografio
redakti- Eric R. Dodds. I greci e l'irrazionale. Milano, Rizzoli, 2009.
- Oracoli caldaici (a cura di Angelo Tonelli). Milano, Rizzoli, 2008. ISBN 978-88-17-17051-2