Tanel Padar

estona kantisto

Tanel PADAR (naskiĝis la 27-an de oktobro 1980, Haljala, distrikto Rakvere, Estona SSR ) estas estona rokmuzikisto kaj popkantisto, kiu gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson 2001 en Kopenhago en dueto kun Dave Benton per la kanto " Everybody ".

Tanel Padar
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1980 (1980-10-27) (45-jaraĝa)
en Haljala
Lingvoj estona
Ŝtataneco Estonio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Gerli Padar (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.thesun.ee/
vdr

Padar famiĝis en sia patrujo kiam li gajnis "Kakis takti ette", televidprogramon por junaj estonaj kantistoj, en 1999. En 2000, li estis unu el la ĥoristoj kiam Ines - kiu estis lia amatino tiutempe - partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso . Padar ankaŭ ludas kun bando nomita The Sun, kaj la kanto "Hopelessness You" eniris la MTV World Chart Express. Tanel Padar antaŭe estis edziĝinta al iama modelino Katarina Kalda.

Diskaro

redakti
  • The Greatest Hits (2005)
  • Veidi valjem kui vaikus (A bit louder than silence) (2005)
  • 100% Rock'n'roll (2006)
  • The Sun Live 2006 (2006)
  • Veidi valjem kui vaikus II (A bit louder than silence II) (2007)
  • Here Comes The Sun (2008)
  • Unisex (2008)
  • RING (2010)
  • Veidi valjem kui vaikus III (A bit louder than silence III) (2015)
  • Sinu aeg (Your time) (2020)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti