Takashi Miike

Japana filmreĝisoro, filmproduktanto, scenaristo kaj aktoro

Takashi MIIKE (japane 三池 崇史, Miike Takashi; naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1960 en Jao, Gubernio Osaka) estas japana reĝisoro, produktoro, manuskriptinto kaj aktoro, konata pro sia kapablo produkti grandan nombron da filmoj tra diversaj ĝenroj en mallonga tempodaŭro. Li estas unu el la plej famaj aziaj reĝisoroj en la Okcidento.[1][2]

Takashi Miike
Persona informo
三池崇史
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1960 (1960-08-24) (65-jaraĝa)
en Jao, gubernio Osako
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Japania Kina Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aktoro
filmaktoro
scenaristo
filmproduktoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Japanio vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde sia debuto en 1991, Miike reĝisoris pli ol 100 filmojn, videojn kaj televidajn produktaĵojn. Lia verkaro ampleksas vastan gamon da ĝenroj, de familiemaj komedioj ĝis jakuzoj kaj hororaj filmoj kun troa perforto. Estis ĝuste ĉi tiuj foje kartunece troigitaj bildigoj de perforto en filmoj kiel Audition (1999), Dead or Alive (1999), kaj Ichi the Killer (2000) kiuj alportis al Miike internacian agnoskon ĉirkaŭ la jarmilŝanĝo.

Miike citis Starship Troopers kiel sian plej ŝatatan filmon.[3] Li esprimis admiron por reĝisoroj Akira Kurosawa,[4] Hideo Gosha,[5] David Lynch,[6] David Cronenberg,[6] kaj Paul Verhoeven.[6]

La filmoj de Takashi Miike estas konataj ĉefe pro sia troiga perforto kaj malobservo de seksaj tabuoj. Krome, kaj sugestiaj kaj originalaj, ili ofte finiĝas laŭ eĉ pli ŝokaj kaj bizaraj manieroj. Preskaŭ ĉiuj liaj maturaj filmoj enkorpigas temojn el la propra vivo de la reĝisoro. Li traktas la infanajn ĉefrolulojn de siaj filmoj kun aparta nostalgio. La plej ŝatataj aktoroj de Miike inkluzivas Renji Ishibashi, Sho Aikawa, Riki Takeuchi, Ren Ōsugi kaj Susumu Terajima.

Akcepto

redakti

Miike akiris tutmondan famon en 2000 per la horora dramo Audition kaj la jakuza filmo Dead or Alive, kiuj ambaŭ premieris ĉe internaciaj filmfestivaloj.

Ichi the Killer, publikigita en 2001 kaj bazita sur la samnoma mangao de Hideo Yamamoto, estis polemika sukceso. La BBFC rifuzis montri la filmon neredaktita en Britio, mankis 15 minutoj en Honkongo, kaj ĝi estis montrita neredaktita en Usono, sed sen junulara rangigo.

Kun diverseco de stiloj, rapidoj kaj rakontaj manieroj, la aŭtora filmisto Miike […] estas obsesita de kontaĝa, kvankam foje konfuza, entuziasmo pri la eblecoj de kinejo.” – A. O. Scott, The New York Times
Unu el la […] plej novigaj kaj neantaŭvideblaj reĝisoroj en la mondo. ” – Jamie Russell, BBC

En 2017, li estis enkondukita en la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj (AMPAS), kiu ĉiujare premias la Oskarojn.

Filmaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Wong, Aliza S.. (December 15, 2018) Spaghetti Westerns: A Viewer's Guide. Rowman & Littlefield. ISBN 978-1-4422-6904-0.
  2. Mes, Tom. Agitator: The Cinema of Takashi Miike. Godalming: FAB Press, 2003. (ISBN 1-903254-21-3). p. 15.
  3. Interview Footage included in special features on American Region 1 DVD of Gozu
  4. Hoad, Phil, "Takashi Miike: Why I am bringing Japanese classics back to life", The Guardian, May 5, 2011.
  5. 『私と東映』 x 三池 崇史監督 (第1回 / 全2回). Alirita October 31, 2016 .
  6. 1 2 3 Takashi Miike director of Gozu by Anderswolleck – SuicideGirls. Alirita October 31, 2016 .
  7. 初恋 (japane). Alirita 3 April 2025 .
  8. 生田斗真主演『土竜の唄 FINAL』11月公開!舞台は超豪華客船. Cinema Cafe. Alirita June 28, 2021 .
  9. 怪物の木こり. eiga.com. Alirita June 7, 2023 .
  10. Blazing Fists. Alirita 5 February 2025 .
  11. でっちあげ 殺人教師と呼ばれた男 (japane). Alirita 2 April 2025 .
  12. 三池崇史監督の新作「バッド・ルーテナント:トウキョウ」に小栗旬、リリー・ジェームズが主演 (japane) (2 May 2025). Alirita 7 May 2025 .

Eksteraj ligiloj

redakti