Svarogo (malnovruse: Сварогъ, Соварогъ) estas slava dio. Iuj esploristoj opinias ke li estas la fajra dio-forĝisto, simila al la greka dio Hefesto. Iuj pensas ke Svarogo estas la supera dio de la orientaj slavoj. Iuj opinias ke Svarogo kaj Svaroĵiĉo estas la sama dio.

Svarogo
fajrospirito
dio de slava mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Originala nomo Swaróg
Sekso vira
Posedaĵo Raróg
Infanoj PerunoSvaroĵiĉo • Dažbog
vdr
Svarog de Dominika Makota

Mencioj

redakti
  1. Svarog (Svarogo) estas menciita en la antikva rusa Komenca kroniko, en la slava traduko de fragmento de "Kronografio" de Johano Malalaso. La slava kronikisto tradukis tiel la nomon de la greka dio Hefesto.[1]
  2. La vorto "svarog" el la antikva rusa lingvo konserviĝis en la nuntempa novgoroda dialekto. Ĝi havas signifojn "fajro", "klaĉulo" kaj "grilo". [2]

Etimologio

redakti

Estas kelkaj diversaj versioj de etimologio de nomo "Svarog":

  1. La nomo "Svarog" originas de la slava radiko "вар", kiu havas signifon "fajro, ardo". Komparu la rusa vorto "варить" ("bolkuiri").
  2. La nomo "Svarog" estas parenca al rusaj vortoj "свар(а), сварли­вый" ("kverelo, kverelemo").
  3. La nomo "Svarog" estas parenca al vortoj "svargas" ("ĉielo" - en antikvan hindan), "gi-swere" ("fulmotondraj nubaj" - malnovaltgermana), "sweore" ("tenebro, nuba ĉielo" - anglosaksa).[3]

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti