Supozitorio
Supozitorio estas obusa aŭ torpeda forma preparaĵo, solida medikamento kiun oni metas en anuson por iri al rektumo porenkonduki medikamenton en la organismon. La supozitorio malrapide fandiĝas en la rektumo.


Agoj
redaktiLa supozitorioj povas havi lokan agon aŭ ĝeneralan agon :
loka ago
redaktiEkzemploj :
- la supozitorioj alportas loke substancon, ĉefe por la traktado de la hemoroidoj ;
- la laksigiloj liberigante lokan substancon laksigaj, por fluidigi fekojn.
ĝenerala ago
redaktiEnmeto de agema substanco per sorbado tra la rektuma mukozo. Ili estas uzataj ĉefe ĉe la infanoj, ĉar ofte estas pli facila administri ĝin ol per buŝo.
La agemaj substancoj enmetitaj per rektumo ofte estas malbone sorbitaj, ofte ankaù malbone uzitaj. La aktualaj rekomendoj estas eviti la uzadon de supozitorio. Fakte eksmodigo de supozitorioj en diversaj landoj kaj sociaj sektoroj rezultis foje en eĉ danĝeraj maloftaj okazoj de malĝusta uzado, kiel engluti supozitorion anstataŭ enmeti ilin per la ĝusta truo, aŭ enmeti ĝin neforigante la envolvaĵon ktp.
Historio
redaktiLa supozitorio estus inventitaj dum la tempoj de antikva Egiptio , poste uzitaj en Grekio aŭ Antikva Romo kaj ĉe la Hebreoj . Unua fojo menciita kaj bone identigita en La Medicino de la malriĉaj, laboro al la 10a jarcento de la araba klerulo Ibn Al Jazzar kiu parolas pri peniso de sekigita kaj ŝprucigita lupo, miksita kun mosko, de la safrano kaj de la kariofiloj por esti uzita kiel supozitorio kun la celo favori la fekundecon de la sterilaj virinoj.
En 1762 aperas la unuaj supozitorioj kun butero de kakao (fandiĝante je la temperaturo de la homa korpo), kiu permesas enkapsuligado la agemaj substancoj kaj sekve pli bone disvastigi ilin.
La uzo de la supozitorioj ĝeneraligas nur je la 19a jarcento, kie ili estas fabrikitaj industrie (la muldilo estis unue en papero poste konuso en latuno aŭ en stano) kaj uzitaj kiel efika kuracilo : fortikigantaj, kontraŭ-hemoroidaj
Post la Dua mondmilito, la malabundeco de la butero de kakao estis anstataŭigita per sintezaj aktivaj substancoj
Fontoj
redaktiPIV 2020 - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020