Stevio

botanika genro el la familio de asteracoj

Stevio[1](Stevia) estas genro de plurjaraj herbaj plantoj, kiuj kreskas ĝis unu metro. Ĝi apartenas al la familio de asteracoj (Asteraceae) kaj originale kreskas en la nordaj regionoj de Sud-Ameriko. Pliaj naturaj kreskejoj troviĝas en altebenaĵoj de la limregiono inter Brazilio kaj Paragvajo, ekz. en Amambay. La sciencan nomon de la genro stevia enkondukis Antonio José Cavanilles.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stevio
floranta Stevio
floranta Stevio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Stevio Stevia
Antonio José Cavanilles (Cav.), 1797
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Stevia lucida
Stevia rebaudiana
Stevia rebaudiana

La genro havas 235 diversajn speciojn, la plej konata kaj ekonomie plej grava specio estas la Stevia rebaudiana, kiu estas disvastiĝinta en Azio kiel dolĉigaĵo – vidu ankaŭ Stevio (dolĉigaĵo).

Oni nomas ankaŭ Stevio la dolĉan herbon, ĉar ĝi estas pli dolĉa ol la sukero kaj samtempe naturdevena kaj senkaloria.

Specioj (elekto)

redakti
  • Stevia rebaudiana (vidu la apudajn fotojn)
  • Stevia eupatoria
  • Stevia lucida (vidu la apudan foton)
  • Stevia ovata
  • Stevia plummerae
  • Stevia salicifolia
  • Stevia serrata
  • Stevia anisostemma
  • Stevia bertholdii
  • Stevia crenata
  • Stevia dianthoidea
  • Stevia enigmatica
  • Stevia lemmonii
  • Stevia micrantha
  • Stevia ovata
  • Stevia tunguraguensis
  • Stevia viscida

Referencoj

redakti