Sri Ganganagar
Sri Ganganagar, laŭ (hindie श्री गंगानगर, panĝabe ਸ੍ਰੀ ਗੰਗਾਨਗਰ) estas laŭplana urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en la plej norda parto de subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La urbego estas nomita laŭ maharaĝo Shri Ganga Singh Bahadur kaj ankaŭ estas konataj kiel "la manĝokorbo da Raĝastano" kaj "Verda distrikto de Raĝastano".
| Sri Ganganagar | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo setlejo | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 335001 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 249 914 (2011) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 111 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 29° 55′ N, 73° 53′ O (mapo)29.91666666666773.883333333333Koordinatoj: 29° 55′ N, 73° 53′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 178 m [+] | ||
| Areo | 225 km² (22 500 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||

Demografio
redaktiGeografio
redaktiSri Ganganagar situas en Dezerto Tar 163 metrojn super la marnivelo en proksimeco de Pakistano. Proksime fluas irigacia kanalo. Abohar troviĝas 39, Hanumangarh 54, Batinda 107, Sirsa 120, Ĉuru (Raĝastano) 211, Bikaner 220, tutlanda ĉefurbo Delhio 355, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 384, Mumbajo 1224, Kolkato 1660 kilometrojn (aere) .
Historio
redaktiSri Ganganagar estis establita fare de maharaĝo en:Ganga Singh. Sri Ganganagar estas unu el la unuaj bone planitaj modernaj urboj de Barato; laŭdire imitita laŭ Parizo. Ĝi estas dividita en kvartalojn kaj komercan areon. En 1899-1900 ĉe Bikaner malsatkatastrofo okazis. Por solvi tiun problemon maharaĝo Ganga Singh farigis irigacian kanalon. Finfine ĝi konstruiĝis inter 1925-1927. La plano por Sri Ganganagar same tiam estis farita.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Sri Ganganagar baziĝas sur agrikulturo, ĝiaj ĉefaj kultivaĵoj estas tritikoj, mustardoj kotonoj kaj sukerkanoj, iomete hortikulturo. Nature la industrio estas bazita sur la agrikulturo.
Lingvoj
redaktiEn Sri Ganganagar la oficiala lingvo estas la hindia kaj en:Rajasthani languages, sed oftas ankaŭ en:Bagri language.
Religioj
redaktiEduko
redaktiEn Sri Ganganagar la plej altgrada eduko okazas en altlernejo, instituto kaj akademio.

Trafiko
redaktiAl Sri Ganganagar kuras tri fervojaj linioj kaj kvin vojoj, fine unusola flankovojo. La plej proksima flughaveno funkcias en Lalgarh proksime al Ĉuru. Enurbe oftas la rikiŝoj.
Klimato
redaktiLa klimato de Sri Ganganagar varias inter ekstremaj limoj. La somera temperaturo atingas 50 °Celsius kaj vintra temperaturo malaltiĝas ĝis la frostopunkto. La averaĝa temperaturo varias inter 18-33 °C. La meza jarpluvo estas nur 303 mm. Inter junio-septembro pli ofte pluvas, en la ceteraj monatoj apenaŭ.
Vidindaĵoj
redakti- kiel fondita urbo en la 20-a jarcento, historiaj konstruaĵoj ne ekzistas
- pluraj preĝejoj
Fontoj
redakti- WikiTrans



