Spagato
Spagato[1] estas homa korpa figuro en kiu la kruroj estas paralelaj unu al la alia kaj etenditaj en kontraŭaj direktoj. Spagato povas esti plenumita dum diversaj atletaj agadoj, inkluzivante de danco (aparte klasika baleto), arta sketado, gimnastiko, luktosporto, naĝado, jogo.






Dum plenumado de spagato, la linioj difinitaj per la enaj femuroj de la kruroj formas nekutime grandan angulon 180 gradoj. Sukcesa atingo de ĉi tiu granda angulo postulas bonegan flekseblecon kaj streĉitecon de la subgenua tendeno (genukava tendeno, poplita tendeno) kaj ilio-lumbaj muskoloj. Pro ĉi tio spagato estas ofte uzata kiel streĉanta ekzerco por varmigi kaj pligrandigi flekseblecon de la kruraj muskoloj.
Variaĵoj
redaktiEstas du ĝenerala formoj de spagato:
- Flanka spagato aŭ laŭlarĝa spagato estas plenumata per etendado de la kruroj maldekstren kaj dekstra de la torso. Flanka spagato estas nomata kiel ĉinia spagato en luktosporto. Aliaj nomoj por flanka spagato estas skatola spagato kaj centra spagato.
- Antaŭa spagato aŭ laŭlonga spagato estas plenumata per etendado de unu kruro antaŭen, kaj de la alia kruro malantaŭen de la torso. En danco, laŭlonga spagato estas nomata laŭ la kruro kiu estas etendata antaŭen. Tiel se la dekstra kruro estas etendita antaŭen estas la dekstra spagato kaj se la maldekstra kruro estas etendita antaŭen estas la maldekstra spagato.
Estas multaj variadoj de formo de spagato:
- Trospagato, en kiu la angulo inter la kruroj superas 180 gradojn.
- Pendanta spagato, en kiu la korpo estas subtenata nur per la piedoj (ekzemple, la piedoj kuŝas sur du seĝoj, kiu staras je distanco inter unu kaj la alia proksimume egala al duobla longo de la kruro).
- Spagata salto estas spagato kiu estas plenumata dum salto, estante ankoraŭ en la aero. En terminaro de klasika dancado certaj variantoj de ĉi tio estas grand jeté (aŭ grand écart en l'air) kaj grand pas de chat.
- Vertikala spagato, en kiu la kruraj linioj estas orientitaj vertikale.
- Tordanta spagato estas plenumata kun trairo de laŭlonga spagato al flanka spagato, kaj poste al la kontraŭa laŭlonga spagato.
Populara kulturo
redaktiMultaj homoj ne havas sufiĉan flekseblecon bezonatan por plenumi spagaton kaj tial ili pritaksas spagatn kiel nekomforta aŭ dolora. Pro ĉi tiu vasta konsiderado, spagato aperas en maldelikata farso,?? malicoĝojo kaj aliaj formoj de distraĵo.
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vikilibroj pri laŭlonga spagato
- Akademio de Danco pri laŭlonga spagato
- Kiel fari laŭlongan spagaton Arkivigite je 2010-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Vikilibroj pri laŭlarĝa spagato
- Akademio de Danco pri laŭlarĝa spagato
- Kiel fari laŭlarĝan spagaton Arkivigite je 2009-12-01 per la retarkivo Wayback Machine