Shutterstock
Shutterstock estas usona enhavfirmao pri stokado (fotoj), video, muziko, vektoraj grafikaĵoj, ilustraĵoj, filmetoj, kaj redaktaj iloj.
| Shutterstock | ||
|---|---|---|
| entrepreno entrepreno publika kompanio | ||
| Dum | 2003 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | publika kompanio | |
| Fondintoj | Jon Oringer vd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Lando | Usono | |
| ISIN-kodo | US8256901005 | |
| TTT | Oficiala retejo | |
Ĝi estis fondita en 2003 de la programisto kaj fotisto Oringer kaj ĝia sidejo situas en Novjorko.
Aktuale en 2024, ĝi havas bibliotekon de pli ol 450 milionoj da bildoj, disponeblaj por senpaga uzo, same kiel ĉirkaŭ 10 milionojn da videoklipoj kaj muziko sub taŭga licenco por la finaj uzantoj de la firmao (abonantoj kaj aĉetantoj) [1].
Komence, Shutterstock funkciis nur laŭ pagita abonbazo, sed en 2008 la retejo ŝanĝis al prezsistemo en kiu ĉiu produkto estas aparte prezigita kaj aĉetita aparte (laŭ la karto, à la carte). Ekde 2012, la firmao estis publike listigita sur la Novjorka Borso.
Ekde ĝia fondo, Shutterstock akiris manplenon da aliaj kompanioj (inkluzive de Bigstock en 2009, Webdam en 2014, Rex Features kaj PremiumBeat en 2015, Flashstock). Shutterstock partneras kun Associated Press.
En marto 2016, Shutterstock havis pli ol 100,000 fotistojn alŝutantajn bildojn al la retejo kaj 1.4 milionojn registritajn uzantojn en 150 landoj.
En 2025, ĝi anoncis kunfuzio kun Getty Images [2].
Referencoj
redakti- ↑ Shutterstock Takes Aim at Digital Transformation (August 4, 2017). Alirita March 28, 2019 .
- ↑ Getty Images and Shutterstock to Merge, Creating a Premier Visual Content Company. Arkivita el la originalo je 2025-01-08. Alirita 2025-01-08 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Shutterstock – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)

