Scott Adams
Scott ADAMS (naskiĝis la 8-an de junio 1957 en Windham, Novjorko; mortis la 13-an de januaro 2026) estis usona bildstrio-artisto kaj aŭtoro. Li famiĝis pro la Dilbert -bildstrioj kaj libroj.
Dilbert estis publikigita en 2000 gazetoj.
Aŭtoro de libroj, kiuj alprenas sarkasman aliron al laboro en granda usona kompanio. Antaŭ ol li komencis vivteni sin kiel karikaturisto, li laboris kiel kasisto, programisto, financa analizisto kaj produktmanaĝero ĉe Crocker National Bank. Aŭtoro de multaj libroj, inkluzive de la filozofia libro "God's Debris".[1]
Li estis vegetarano kaj membro de Mensa. Li ankaŭ estis la posedanto de Scott Adams Foods, Inc., kiu ofertis veganajn buritojn nomitajn Dilberito inter 1999 kaj 2003.
Adams estas plej konata pro siaj bildstrioj kaj broŝuroj en la bildstrio Dilbert, kiu prezentas la fikcian komputilinĝenieron samnoman kiel la serio, por kiu li kaj desegnis kaj verkis la tekstojn. La Dilbert- strioj karakteriziĝas per sia satiro pri nekompetenteco en la laborejo, kun fiksa galerio de roluloj reprezentantaj diversajn stereotipojn, kiel ekzemple la mallaboreman, la memgravan, aŭ la ĝenerale nekompetentan kolegon.
Adams ankaŭ publikigis kelkajn librojn pri la labora vivo, en la sama sarkasma tono, ilustritajn de li mem.
Referencoj
redakti- ↑ Scott Adams, fully Scott Raymond Adams. Arkivita el la originalo je January 1, 2019. Alirita December 31, 2018 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Scott Adams Says ĉe Periscope
- Dilbert.com

