Schwerin
Schwerin [ŝverIN] (esperante Ŝverino)[1][2] estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 209 061 loĝantojn. Ĝi situas en pitoreska lago-riĉa regiono. La komunumo Schwerin konsistas ankaŭ el la iamaj vilaĝoj Lankow, Neumühle, Görries, Krebsförden, Mueß, Zippendorf, Medewege kaj Wickendorf.
| Schwerin | ||||||
|
| ||||||
| urbo • rezidejo • ĉefregioncentro • urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo en Meklenburgo-Antaŭpomerio • ĉefurbo de germania federacia lando | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 0385 | |||||
| Poŝtkodo | 19053, 19055, 19057 19059, 19061, 19063 | |||||
| Aŭtomobila kodo | SN | |||||
| Oficiala Municipokodo | 13004000 | |||||
| NUTS | DE804 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Rico Badenschier (ekde 2016) | |||||
| Partio de komunumestro | senpartia | |||||
| Adreso de la administrejo | Am Packhof 2-6 19053 Schwerin | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 95609 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo)53.62888888888911.415Koordinatoj: 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 38 m | |||||
| Areo | 130,46 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.schwerin.de/ | |||||
|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| ||||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | |||||
| Urbestro | Bernd Nottebaum | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 98 733 (2023) [+] | |||||
| Loĝdenso | 756 loĝ./km² | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo)53.62888888888911.415Koordinatoj: 53° 38′ N, 11° 25′ O (mapo) [+] | |||||
| Alto | 52 m [+] | |||||
| Areo | 130,52 km² (13 052 ha) [+] | |||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | |||||
| ||||||
| Alia projekto | ||||||

Faktoj
redakti- Situo: 53° 38' NO, 11° 25 ' OR
- Areo: 130,46 km²
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Impona trajto de la urbo estas ĝia situo meze de lagoj. Sed pleje ravas, ke en la centro de Schwerin antaŭ noblaj novklasikaj konstruaĵoj (muzeo, teatro) staras meze de lago, kvazaŭ bildo el fe-rakonto, la kastelo de la dukoj.
Historio
redaktiEn 2009 okazis la Federacia Hortikultura Ekspozicio (BUGA). En 2019 okazis subĉiela muzika prezentado ANATEFKA aŭ “La violonisto sur la tegmento”.
Trafiko
redaktiPer individua motora trafiko eblas interalie atingi la urbon per la germanaj aŭtovojoj (norda-suda) kaj (okcidenta-orienta). Tamen la A14 nur norden ĝis la hansa urbo Wismar jam estas finkonstruita, sude ankoraŭ estas nepreta konstruejo ĝis Magdeburg, de tie la aŭtovojo kontinue plukondukiĝas sudorienten al Dresdeno. La A24 okcidenten al Hamburgo kaj orienten al Berlino do estas la praktike pli grava vojo. De la fervoja Stacidomo de Schwerin nun trajnaj linioj disiras en ĉiujn direktojn. Aparte gravaj estas la fervojaj linioj Hamburg – [Ŝverino] – Rostock – Stralsund kaj Wismar – [Ŝverino] – Ludwigslust – Berlin.
Loĝantaro
redakti| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1970 | 97 389 |
| 1980 | 121 175 |
| 1990 | 127 447 |
| 2000 | 101 267 |
| 2010 | 95 220 |
| 2011 | 95 300 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2012 | 91 264 |
| 2013 | 91 583 |
| 2017 | 95 797 |
| 2018 | 95 818 |
| 2019 | 95 818 |
| 2021 | 95 740 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2022 | 98 596 |
| 2023 | 98 733 |
Vidindaĵoj
redakti- Palaco de Schwerin
- Teatro, muzeoj, preĝejoj kaj 10 lagoj sur la teritorio de la urbo.
Gefiloj
redakti- Peter Rehder, slavisto
Esperanto-movado
redaktiLa unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. En la urbo ekzistas Esperanto-societo, kiu interalie en 1992 respondecis pri organiziĝo de la Germana Esperanto-Kongreso en Schwerin. Estas Esperanto-klubo en Schwerin, vidu retejojn sube.




