Schabziger
La schabziger [ŝAbciger] estas svisa fromaĝo origine el la kantono Glaruso. Ĝi nomiĝas Sapsago en la angla lingvo kaj en landoj kun latinidaj lingvoj.
| Schabziger | |
|---|---|
| Deveno | Glarus en Svislando |
| Graso | < 3 % |
| Formo | Konuseto |
| Tipo | dura fromaĝo |
| Origino | bovinlakto |
| Produkta certifikado | Nomo de Regata Origino |
La fromaĝo estas el senkrema bovina lakto (malpli ol 3 % da graso).
Kiel spicherbon oni uzas bluan trigonelon (Trigonella caerulea).
En kelkaj landoj ĝi ankaŭ vendiĝas jam raspita en kartona konusforma skatolo preta por surŝuti.
Nutra valoro
redakti100 g da Schabziger enhavas:
- 580 kĴ (137 kkal)
- 42 g da sekmaterialo
- 33 g da proteino
- 0,5 g da graso
- < 0,2 g da kolesterolo
- nenian laktozon
- neniom da karbonhidrato
Eksteraj ligiloj
redakti- Geska (angle, france, germane)

