Sanktalucia amazono

La Sanktalucia amazono (Amazona versicolor), konata ankaŭ kiel Sanktalucia papago, estas specio de papago en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj. Ĝi estas endemio de la insulo Sankta Lucio en Malgrandaj Antiloj de Karibio, kie ĝi estas la nacia birdo de la lando.[1][2][3]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanktalucia amazono
En Sankta Lucio
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Amazona
Specio: Sanktalucia amazono, A. versicolor
(Müller, 1776)
Amazona versicolor
Konserva statuso
Sinonimoj

Psittacus versicolor

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj sistematiko

redakti

La Sanktalucia amazono estas monotipa.[1] Ĝi estas tre rilata al la Ruĝkola amazono (A. arausiaca) de Dominiko.[4]

Aspekto

redakti

La amazono de Sankta Lucio estas 42 ĝis 46 cm longa kaj pezas 505 ĝis 1000 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ilia frunto estas brilblua, pli hela sur la krono kaj la cetero de la vizaĝo. Iliaj malantaŭa krono, nuko, flankoj de la kolo kaj mantelo estas skvameca verdaj. La cetero de iliaj supraj partoj estas simple verdaj. Ilia supra brusto estas ruĝa, iliaj malsupra brusto kaj ventro makulitaj verdaj kaj kaŝtanbrunaj, kaj ilia ventra areo estas verdecflava. Iliaj flugiloj estas verdaj kun ruĝa spegulo kaj malhelbluaj unuarangaj flugilplumoj. Iliaj vostoplumoj estas verdaj kun larĝaj flavecaj pintoj.[4]

Distribuado kaj habitato

redakti

La amazono de Sankta Lucio troviĝas en montoj de la interno de Sankta Lucio. Ĝi loĝas en tropikaj humidaj montaraj arbaroj je altitudoj inter 500 kaj 900 m.[4][2]

Kutimaro

redakti

La amazono de Sankta Lucio ne havas konatan moviĝpadronon.[4]

Manĝado

redakti

La amazonio de Sankta Lucio manĝas semojn kaj fruktojn de diversaj palmoj kaj aliaj plantoj.[4]

Reproduktado

redakti

La reprodukta sezono de la amazono de Sankta Lucio inkluzivas almenaŭ februaron kaj marton kaj povas daŭri poste. Ĝi nestas en arba kavaĵo. La ovodemetado estas du ovoj. En kaptiteco la kovada periodo estas de 28 tagoj kaj elnestiĝo okazas ĉirkaŭ 81 tagojn post eloviĝo.[4]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. 2,0 2,1 BirdLife International (2020). "Saint Lucia Amazon Amazona versicolor". IUCN Red List of Threatened Species. 2020: e.T22686387A179319598. doi:10.2305/IUCN.UK.2020-3.RLTS.T22686387A179319598.en. Alirita la 2an de Marto 2023.
  3. National Bird. silver.org (2003). Alirita 2a de Marto 2023 .
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 (2020) “St. Lucia Parrot (Amazona versicolor), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.stlpar1.01. 

Eksteraj ligiloj

redakti