Sanja per simpligita ĉina skribo 三亚, per tradicia ĉina skribo 三亞, per pinjino Sānyà, laŭ poŝto Samah estas prefektujnivela milionurbo, ankaŭ marhaveno kaj feria urbo en provinco Hajnano en Ĉina Popola Respubliko. Laŭvorta signifo de la loknomo estas "Tria sub la dua".

Sanja
departemento-ranga urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 572002
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 031 396  (2020) [+]
Loĝdenso 537 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 15′ N, 109° 30′ O (mapo)18.253333333333109.50361111111Koordinatoj: 18° 15′ N, 109° 30′ O (mapo) [+]
Areo 1919,6 km² (191960 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sanja (Ĉinio)
Sanja (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Sanja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanya [+]
vdr
Pontoj en Sanja

Loĝantaro

redakti

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1031396 homoj.

Geografio

redakti
Rivero Sanja

La prefektujnivela urbego situas ĉe la suda pinto de la Insulo Hajnano sur la samnomaj golfo kaj rivero inter malaltaj montoj kaj la Sudĉina Maro. Ĝi kuŝas sur areo 1920 km² kun marbordo kaj administras 4 dividojn.

Historio

redakti

La areo estis konata en antikvaj tempoj laŭvorte "klifa ŝtato", foje "la fino de la ĉielo kaj oceano" aŭ "la fino de la tero". Ties historio datiĝas de la dinastio Qin. Pro ĝia malproksimeco de la politikaj centrojrezultis tion, ks la urbo funkciis kiel ekziloloko por oficistoj, kiuj trovis sin malfavoraj ĉe la regantoj de la lando. Sanja estis oficiale establita kiel prefektujnivela urbo la 30-an de decembro 1987.

Ekonomio

redakti
Hotelo

Sanja estas grava turisma celloko kun pluraj grandskalaj feriejoj kaj enhavas koralan rifon (nacian protektitan naturrezervejon). Feniksa artefarita insulo kun luksaj feriejoj kaj hoteloj troviĝas en la golfo Sanja. La turismon kompletigas la komercado.

Edukado

redakti

Publika kaj sendependa universitatoj funkcias en la prefektujnivela urbego.

Trafiko

redakti
Stacidomo

Sanja estas alirebla voje, trajne, flugmaŝine kaj ŝipe. La flughaveno estas internacia, la marhaveno estas ankaŭ signifa armea bazo. Ene de la urbo taksioj estas haveblaj, krome aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ankaŭ senpaga buso al la senimposta butikcentro, la plej granda tia centro en Ĉinio. Ekde 2019 jan ankaŭ tramo trafikas.

Klimato

redakti

La klimato estas tropika malseka kaj seka klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen: Aw kun tre varma vetero tutjare. La musonaj influoj estas fortaj kun relative longa pluvsezono. La jara averaĝa temperaturo estas 26,5 °C kaj varias inter 24-30 °C. La akvotemperaturoj restas super 22 °C tutjare. Jare averaĝe pluvas 1418 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, dum kulminas aŭguste kaj septembre.

Bildoj pri Sanja
Aĉetstrato
Plaĝo
Templo
Moskeo

Vidindaĵoj

redakti
  • pluraj preĝejoj
  • granda Budha statuo

Ĝemelurboj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans